Imre Pattantyús-Ábrahám

Imre Pattantyús-Ábrahám [patantjuŝ-], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pattantyús-Ábrahám Imre estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia frato estis Géza Pattantyús-Ábrahám. Inter la studentoj lia mallonga nomo estis Patyi [patji].

Imre Pattantyús-Ábrahám
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1891 (1891-08-26)
en Ilava
Morto 30-an de januaro 1956 (1956-01-30) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Selmec
Familio
Patro Márton Pattantyús-Ábrahám
Frat(in)o Géza Pattantyús-Ábrahám
Okupo
Okupo metala inĝeniero
vdr

Imre Pattantyús-Ábrahám [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1891 en Hungara reĝlando en Illava (nuntempa Ilava en Slovakio). Li mortis la 30-an de januaro 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Pattantyús-Ábrahám akiris diplomon en akademio de Selmecbánya en 1917, sed li ankaŭ batalis 3 jarojn en la 1-a mondmilito. En 1917 li edziĝis, baldaŭ li havis 4 gefilojn. Post la diplomo li instruis, sed en 1919 li rifuĝis al Sopron pro la ĉeĥa okupado. Post la instruado en Sopron ekde 1924 li instruis en altlernejo en Miskolc. En 1927 li estis nomumita ordinara profesoro, en 1931 dekano. Post 3 jaroj li forlasis la instruadon kaj li akiris altan postenon en metalurgia fabriko. Dum la nazia erao li rifuzis la ordonon pri translokiĝo de la fabriko. En 1949 li forlasis la industrion kaj li daŭris la instruadon en Miskolc, la altlernejo ricevis la statuson universitato iom poste. Li estis dekano, en 1952 li kandidatiĝis. Li ricevis premiojn en 1948, 1953, 1954.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szakaszos üzemű elektromotorok teljesítőképessége (1927)
  • Die Berechnung der Walzarbeit
  • A magyar kohászat száz éve (Cent jaroj de la hungara metalurgio), (1948)
  • Hőtárolók az energiakiegyenlítés szolgálatában
  • Kohászati elektrotechnika. I–II. (Metalurgia elektrotekniko) (1955–1958) studenta lernolibro

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti