Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun brusto.

La busto estas la supera parto de la homa korpo, kun la kapo, la ŝultroj kaj la brusto (aŭ torso).

ZEO en Prilep, Respubliko de Makedonio

En skulptarto, busto estas statuo vole[1] limigita al la kapo, la ŝultroj kaj brusto, ĝenerale metita sur soklon sur kiu skribitas la nomo, titolo kaj indeco de la figurata persono.

La busto ofte kutimis memori iujn gravajn figurojn, kaj ne nepre kiel artverko en ĝia nomo (ekzemple multaj el la gravaj figuroj de Grekio kaj Romo eternigis ilian figuron per busto).

Laŭ Francisko Azorín busto estas Bildo prezentanta bruston k. kapon de persono, aŭ nur kapon.[2] Li indikas etimologion el latina bustum (fajro, bruligejo, tombo), ĉar de antikve la tomboj estis ornamitaj per bustoj, portretoj de la mortintoj.[3]

Noto redakti

  1. Malkiel la antikvaj frakasitaj statuoj elfosataj de arkeologoj.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 43.
  3. Azorín, samloke.