Torso (el la latina tursus kaj la greka thyrsos, signifiante ambaŭ trunko, stumpo) estas la supra parto de la homa korpo, ampleksanta la ŝultrojn kaj bruston (laŭ PIV 2005).

Surfacaj projekcioj de la ĉefaj organoj de la torso, uzante la vertebraron kaj la rip-aron kiel ĉefa referencpunktoj de la supraĵa anatomio.

Arto redakti

 
Torso de Belvedere

En la arto torso signifas ankaŭ skulptaĵon prezentantan homan trunkon, sen kapo nek brakoj. [1]

Laŭ Francisko Azorín torso estas Skulptaĵo, prezentanta homan trunkon.[2] Li indikas etimologion el la greka tirsos (trunko sen branĉoj)[3]

Famaj torsoj:

Referencoj redakti

  1. PIV 2005
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 202.
  3. Azorín, samloke.