Dubnica nad Váhom

urbo de Slovakio

Dubnica nad Váhom, hungare Dubnic, germane Dubnitz an der Waag estas urbo en Slovakio, en Regiono Trenčín, en Distrikto Ilava.

Dubnica nad Váhom
hungare: Máriatölgyes, germane: Dubnitz an der Waag
urbo
Vido al la urbocentro
Blazono
Oficiala nomo: Dubnica nad Váhom
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Ilava
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Blankaj Karpatoj
Rivero Váh
Situo Dubnica nad Váhom
 - alteco 242 m s. m.
 - koordinatoj 48° 57′ 27″ N 18° 09′ 57″ O / 48.95750 °N, 18.16583 °O / 48.95750; 18.16583 (mapo)
Areo 49,136 km² (4 913,6 ha)
Loĝantaro 24 914 (31.12.2010)
Denseco 507,04 loĝ./km²
Unua skribmencio 1193
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 018 41
Telefona antaŭkodo +421-42
Aŭtokodoj IL
NUTS 513016
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Dubnica nad Váhom
Retpaĝo: www.dubnica.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Dubnica nad Váhom situas en maldekstra bordo de Váh, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Žilina. Trenčín troviĝas 10 km.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko; keltoj alvenis en la ferepoko, en la 6-a jarcento slavoj alvenis. La unua mencio skribe okazis en 1193, estis tie preĝejo en 1276. Baldaŭe la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Trenčín. La luteranoj forprenis la preĝejon en la 16-a jarcento, sed redoniĝis en 1657. En 1639 kaj denove en 1730 la vilaĝo akiris rangon kampurbo kune kun foirorajto. Johano Sobieski en 1683 rabis la urbeton. Fine de la 19-a jarcento konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Považská Bystrica-Dubnica nad Váhom-Trenčín-Trnava-Bratislavo-Vác-Budapeŝto. En 1910 en la urbeto loĝis 1833 da loĝantoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). En 1899 la urbo ricevis hungaran fantazian nomon Máriatölgyes (Maria-kverkoarbaro). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Hungario, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Ilava. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 2001 loĝis tie 25 995 da homoj, preskaŭ senescepte slovakoj.

Vidindaĵoj redakti

Partneraj urboj redakti