Vlára
Vlára estas rivero en sudorienta Moravio. Temas pri la plej signifa morava rivero neapartenanta en akvokolektan areon de rivero Moravo eĉ ne de Odro. Vlára forfluas tra montpasejo en Blankaj Karpatoj al Slovakio, kie ĝi enfluiĝas ĝis Váh. Laŭ la rivero Vlára nomiĝas fervojlinio 341 Vlara fervojo.
Vlára | |
rivero | |
Ponto trans Vlára en Bohuslavice nad Vláří
| |
Landoj | Ĉeĥio, Slovakio |
---|---|
Regionoj | Regiono Zlín, Regiono Trenčín |
Montaro | Blankaj Karpatoj |
Trafluas | 9
|
Fontrivero | Vlára |
- situo | Vizovica montetaro |
- alteco | 640 m |
- koordinatoj | 49° 12′ 41″ N 17° 58′ 21″ O / 49.21139 °N, 17.97250 °O (mapo) |
Enfluejo | Váh |
- koordinatoj | 48° 57′ 22″ N 18° 06′ 46″ O / 48.95611 °N, 18.11278 °O (mapo) |
Suma longo | 42,5 km (26 mi) |
Suma akvokolektejo | 371,6 km² (37 160 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 3,4 m³/s |
Hidrologia vico | 4-21-08-046 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Vlára | |
Paso de la fluo
redaktiVlára estas unu el la tipaj ekzemploj de rivera piratado sur teritorio de Ĉeĥio. Ĝi fontas en Vizovica montetaro proksime de montoj Klášťov kaj Svéradov. Ĝi trafluas tra municipoj Drnovice, Vlachova Lhota, Vlachovice, Bohuslavice nad Vláří kaj Štítná nad Vláří-Popov. En urbo Brumov-Bylnice ĝi akceptas maldekstraflankan alfluanton Brumovka kaj tra Vlara montpasejo ĝi forfluas al Slovakio, kie ĝi kreas ĉe Nemšová dekstraflankan alfluanton de Váh.