Odro

rivero en Ĉeĥio, Pollando kaj Germanio

Odro (ĉeĥe kaj pole Odra, germane Oder) estas rivero en Meza Eŭropo, kiu longas 866 km.

Odro
ĉeĥe: Odra, pole: Odra, germane: Oder
rivero
Odro en Szczecin en Pollando.
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando, Germanio Germanio
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Fonto
 - situo Fidlův kopec
Oderské vrchy
 - alteco 634 m
 - koordinatoj 49° 36′ 48″ N 17° 31′ 15″ O / 49.61333 °N, 17.52083 °O / 49.61333; 17.52083 (mapo)
Enfluejo
 - situo Golfo de Szczecin
Balta Maro
 - alteco m
 - koordinatoj 53° 36′ 6″ N 14° 35′ 23″ O / 53.60167 °N, 14.58972 °O / 53.60167; 14.58972 (mapo)
Longo 854 km (531 mi)
Akvokolektejo 118 861 km² (11 886 100 ha)
Trafluo
 - mezproksima 574 /s
Akvokolekta regiono de Odro
Akvokolekta regiono de Odro
Akvokolekta regiono de Odro
Vikimedia Komunejo: Oder River
Portalo pri Ĉeĥio
Odro, Police (Pollando)

Ĝia fonto troviĝas en Oderské vrchy (Moravio) en alteco 632 m super la maro. Post 135,5 km ĝi forlasas la teritorion de Ĉeĥa respubliko ĉe Bohumín kaj plufluas tra Pollando. Ekde la alfluo de Lausitzer Neiße aŭ Nysa Łużycka apud Ratzdorf norde de Guben ĝis norde de Schwedt (Brandenburgio) la meza linio de Odro formas la germanan-polan limon. Post denova trafluo de pola teritorio ĝi fine atingas tra la Laguno de Szczecin la Baltan maron.

Odro akceptas multajn alfluantajn riverojn. Kelkaj el ili estas menciitaj en la ŝablono.

Odra fluas tra aŭ preter la sekvaj urboj:

Por ŝipoj kun kapacito de 170 tunoj Odro estas navigebla ĝis la pola urbo Racibórz (proksime al la ĉeĥa-pola limo). Oni planis reguligojn de ĝia riverfluejo, kiuj ebligus ŝipan transporton ĝis urbo Ostrava. Sed inundoj, okazintaj en Moravio en la jaro 1997 kaj trafintaj la riverfluejon en ĝia tuta suba parto, evidente komplikis la situacion.

Ĉe la alfluo de Odro al Balta maro situis, laŭ mitoj, la sinkinta urbo Vineta, menciita interalie en rakonto de Oskar Loerke kaj en Nils Holgerssons underbara resa genom Sverige de Selma Lagerlöf (La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, esperantigita de Sten Johansson).

Komparu kun: Listo de riveroj en GermanioListo de riveroj en PollandoSilezio

La nomo Odra redakti

La nomon Odra portas en Ostrava:

Rilataj artikoloj redakti