Brzeg
Brzeg (jen pole, germane Brieg) estas urbo en la administra provinco Opolio de Pollando. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto Brzeg. En 2021 en la urbo vivis 34 492 loĝantoj, kio egalas al loĝdenso de 2156 homoj/km². Ĝi situas proksimume 50 kilometrojn sudoriente de Vroclavo (Wrocław, kiu ĝis 1945 nomiĝis Breslau kaj esperante Breslaŭo), borde de la rivero Odro.
Brzeg | ||
germane: Brieg | ||
Flago | Blazono | |
Mapo
| ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Brzegu | |
Provinco | Opolio | |
Distrikto | Distrikto Brzeg | |
Speco de komunumo | Urba | |
Urba komunumo | Jes | |
Urborajtoj | 1248 | |
Koordinatoj | 50° 52′ N, 17° 29′ O (mapo)50.86666666666717.483333333333Koordinatoj: 50° 52′ N, 17° 29′ O (mapo) | |
Areo | 14,7 km² | |
Loĝantaro | 34492 (en 2021) | |
Loĝdenso | 2 156 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 49-300 | |
Telefona antaŭkodo | (+48) 77 | |
Aŭtokodo | OB | |
Estro | Wojciech Huczyński | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Robotnicza 12 | |
Retpoŝto de estraro | um@brzeg.pl | |
Poŝtkodo de estraro | 49-300 | |
Telefono de estraro | 416 99 70 | |
Fakso de estraro | 416 99 50 | |
Poŝto de estraro | um@brzeg.pl | |
Komunuma retejo | http://www.brzeg.pl | |
HistorioRedakti
La urbo historie apartenis al Malsupra Silezio, kiun en la 4-a jarcento antaŭ Kristo setligis keltoj, kaj en la 4-a jarcento post Kristo invadis slavoj. Privilegion de la urbo akiris en 1248 de la vroclava princo Henryk III Biały, el la piasta dinastio. En la 12-a kaj 13-a jarcentoj la urbo estis setligita de koloniistoj, grandparte de germanlingvaj loĝantoj el Saksio kaj Turingio. En la unua duono de la 17-a jarcento la pola-germana lingvolimo trapasis apud la urbo — Brzeg tiam apartenis al la teritorio, kie dominis la pola lingvo. Ekde la jaro 1675 la urbo apartenis al Aŭstrio, ekde 1742 al Prusio kaj ekde 1871 ĝis la jaro 1945 estis parto de Germana Regno. Dum tiuj lastaj 300 jaroj la urbo denove havis plejparte germanlingvan loĝantaron kaj nomiĝis Brieg.
La 25-an de aŭgusto 2022 estis malmuntita monumento al soldatoj de Ruĝa Armeo.
VidindaĵojRedakti
Famuloj ligitaj kun la urboRedakti
- Henriko la 1-a (-1238)
- Frederiko la 1-a (1446-1488)
- Melchior Adam, (1575-1622), pedagogo kaj leksikografo
- Georg Gebel (1709 -1753), muzikisto kaj komponisto
- Karl Otfried Müller (1797-1840), historiisto kaj filologo
- Julius Müller (1801-1878), teologo
- Kurt Masur (1927-2015), dirigento
- Roland Hoffmann (1938-), teologo
- Franciszek Gajowniczek (1901-1995), pola profesia soldato, kiu post 1945 vivis en la urbo kaj iĝis katolika misianto
Partneraj urbojRedakti
EsperantistojRedakti
- Zbigniew Nagowski
- la patra familio de Thomas Pusch kaj gefratoj en 1946 forloĝiĝis el la urbo
- Pordego de la urba kastelo