Frederiko la 1-a (Legnica)

Duko de Legnica

Frederiko la 1-a, Duko de Legnico estis Duko de Ĥojnovo kaj Strzelin ekde 1453, de Oława kaj Legnico elde 1454, de Brieg ekde 1481 kaj de Lubeno ekde 1482. Li estis filo de Johano la 1-a, Duko de Lubeno (1425-1453) kaj lia edzino Hedviga de Briego (1433-1471), filino de Ludoviko la 2-a, Duko de Legnica (1384-1436).

Frederiko la 1-a
Duko de Legnico
Duko de Ĥojnovo, Strzelin, Oława, Legnico, Brieg, Lubeno
Blazonŝildo de la duklando Legnico.
Blazonŝildo de la duklando Legnico.
Ceteraj titoloj Guberniestro de Silezio, 1488
Persona informo
Naskiĝo 3-a de majo 1446
en Brieg, Silezio (hodiaŭ Pollando)
Morto 9-a de majo 1488
en Legnico, Silezio (hodiaŭ Pollando)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioPollando vd
Familio
Dinastio Piastoj vd
Patro John I of Lüben vd
Patrino Hedwige de Brzeg vd
Edz(in)o Ludmila de Poděbrady vd
Infanoj Frederick II of Legnica • John II of Legnica • George I of Brieg vd
Profesio
Okupo feudatory vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

La sinsekvaj mortoj de lia onklo Henriko la 10-a, Duko de Ĥojnovo (1426-1452) kaj lia patro en 1453, lasis Frederikon kiel la lasta vira reprezentanto de la branĉo Legnico-Brieg de la dinastio Piast. La sep-jara princo sukcedis sian patron en Ĥojnovo kaj Strzelin sub la regado de sia patrino, la vidvina dukino Hedviga.

En la sekvanta jaro (1454), Frederiko la 1-a heredis la duklandojn de Oława kaj Niemcza, post la morto de sia pripatrina avino Margareta de Opole (1412-1454). Iom poste, li ankaŭ heredis Legnicon el la Regno de Bohemio. La reĝinado de la vidvina dukino Hedviga finiĝis en 1466, kiam Frederiko formale estas proklamita plenaĝa kaj kapabla mem administri la regnon. Tra sia tuta regado, li klopodis konsolidigi sian dinastion kaj rehavigi al si la perditajn teritoriojn de siaj antaŭuloj.

En 1481, Frederiko la 1-a akiris Briegon el la dukoj de Opole, kaj post unu jaro (1482) li faris la samon pri Lubeno, kiu tiam estis en la manoj de la dukoj de Glogovo. En 1488, li ankaŭ rehavigis al si la urbojn Biĉina, Volĉino kaj Kluĉbork. En la 3-a de majo 1469 Matiaso Korvino (1443-1490) elektiĝas kiel Reĝo de Bohemio kaj ankaŭ regis sur Silezio. Kvankam Frederiko la 1-a havis bonajn interrilatojn kun sia bopatro Georgo de Podebrado, li ankaŭ estis favora al la reĝo Matiaso Korvino. En sia lasta vivojaro tiu nomumis lin guberniestro (germane Oberlandeshauptmann) de Silezio.

Edziĝo kaj familio redakti

En la 5-a de septembro 1474, Frederiko edziĝis al Ludmila de Poděbrad (1456-1503), filino de Georgo de Podebrado (1420-1471), kun kiu li havis tri filojn:

  • Johano la 2-a (1477-1495)
  • Frederiko la 2-a (1480-1547)
  • Georgo la 1-a (1481-1521)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti