„ Historio estas la scienco pri la homoj dum la tempo. “ (Marc Bloch: Apologio de historio)

Historio (greke ἱστορία [istoria], kun la signifo "enketo, scio akirita per enketo") estas la studo pri la pasinteco, ĉefe rilate al homoj. La termino pli ĝenerale rilatas al la eltrovaĵo, kolektado, organizado, kaj prezentado de informoj pri pasintaj okazaĵoj. La esprimo inkludas kosman, geologian, kaj organisman historiojn, sed kutime 'historio', sen iu ajn atributo, implicite signifas homan historion. Akademianoj kiuj verkas pri historio estas nomitaj historiistoj.

Malambiguigo

Malambiguigo - Se vi serĉas aliajn signifojn, vidu:

Historio, - disertaĵo de Iōannēs la 6a Kantakouzēnos

Historio, - muzika unuopaĵo de la grupo Kalafina

Historio, - la rakonto de Isaac Asimov en 1941.

En montrofenestro

Busto de Julio Cezaro en la Nacia Arkeologia Muzeo de Napolo.

El la pasinta jarcento

Ezra Pound en 1963

Ezra POUND estis usona poeto, muzikisto, kaj kritikisto kaj apartenis al la Modernisma movado en frua kaj meza 20-a jarcenta poezio.

Li moviĝis al Italio en 1924, kie li malferme subtenis la faŝismon de Benito Mussolini, esprimis subtenon por Adolf Hitler, kaj verkis por publikaĵoj posedataj de la brita faŝisto Oswald Mosley. Arestita en 1945 li estis sendita al psikiatria malsanulejo...

Bildo de la monato

Fumanta Virino, Cafesjian Artmuzeo, Jerevano, Armenio

Fernando Botero

naskiĝis en Medellin, Kolombio. Li estas pentristo kaj skulptisto. Lia stilo estas markata de rondegaj aŭ dikegaj roluloj aŭ figuroj.

De 1974 li famiĝis en la tuta mondo...

Ĉu vi scias

La korto de la malnova domo en Munkeno, pentrita de Hitler en 1914

Eble ne ĉiuj scias, ke krom esti unu el la plej danĝeraj diktatoroj en la historio, Hitler havis ŝatokupon desegni kaj pentri kaj aktivis tiusence de 1904 ĝis 1914. Bedaŭrinde liaj artaj aspiroj daŭris mallonge, ĉar li estis malakceptita du fojojn ĉe la Viena Belarta Akademio.

Laŭ la revuo "Life", kiu analizis Hitler-on kaj liajn pentraĵojn en 1936 kaj 1939, li pentris centojn da verkoj. Kelkaj liaj pentraĵoj estis reakiritaj post la 2-a Mondmilito kaj venditaj aŭkcie kontraŭ dekmiloj da usonaj dolaroj; aliaj estis kaptitaj de Usona Armeo kaj ankoraŭ estas tenataj de la registaro de Vaŝingtono.

Laŭ tio, kio estis publikigita en la Blua Libro , ŝajnas, ke en aŭgusto de 1939, tio estas, en la varmaj tagoj antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito, Hitler diris al la brita ambasadoro Neville Henderson "Mi estas artisto kaj ne politikisto. Post kiam la pola afero estos solvita, mi volas fini mian vivon kiel artisto".

Mindaugas la 2-a (Litovio)

Mindaugas la 2a de Litovio

Mindaugas la 2a de Litovio, naskiĝis en Monako-malnova urbo (Princlando Monako), kaj mortis en Rapallo (Italio) la 24an de marto 1928; li estis la nura reĝo de Litovio en la 20-a jarcento.

Naskita kiel germana princo Vilhelmo de Urach, li kreskis kaj pasigis la plej grandan parton de sia junaĝo en Monako, kie lia patrino Florestina estis reganto de la princlando. Wilhelm kreskis do kulture franclingva.


Artikolo de la monato

Lilli Gruber
foto de 1995

Dietlinde GRUBER (nomata Lilli) estas ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto el Sudtirolo, norda Italio.

Inter la jaroj 2004 kaj 2008 ŝi estis eŭropa parlamentano, kaj en la Eŭropa Socialista Partio ŝi estis membro de la komisiono por la civilaj liberecoj kaj por la justeco.


Dum ŝia longa kariero ŝi skribis plurajn eseojn kaj romanojn. Inter tiuj estas tre interesa la historio de ŝia familio kaj de Sudtirolo en la periodo de la fino de la aŭstra imperio kaj la faŝismo:

  • L. Gruber, Eredità. Una storia della mia famiglia tra l'impero e il fascismo, Rizzoli Milano 2012.


Grek-romia antikvo

La forumo de Romo

La grek-romia antikvo estis eŭropa epoko ankaŭ konata kiel la klasika epoko de la mediteranea areo. Ĝi etendis ĉirkaŭ de 1200 a.K. ĝis 600 p.K. kaj diferencis de la epokoj antaŭ kaj post tiu per kunaj kaj seninterrompaj kulturaj tradicioj. De la unua jarcento la mediteranea areo krome konsistigis politikan kaj kulturan unuecon per la roma imperio.


Kronologio

red.

Eroj de Historio
Klasifikado laŭ areo Klasifikado laŭ epoko
Historio de la Ŝtatoj

Eŭropo: Historio de Albanio · Historio de Andoro · Historio de Aŭstrio · Historio de Belgio · Belorusio · Bosnio kaj Hercegovino · Historio de Bulgario · Historio de Vatikano · Kroatio · Danio · Estonio · Finlando · Historio de Francio · Historio de Germanio · Historio de Grekio · Historio de Irlando · Islando · Historio de Italio · Latvio · Liĥtenŝtejno · Historio de Litovio · Historio de Luksemburgio · Norda Makedonio · Historio de Malto · Moldava Respubliko · Monako · Montenegro · Norvegio · Historio de Nederlando · Pollando · Historio de Portugalio · Ĉeĥio · Historio de Unuiĝinta Reĝlando (Anglio, Kimrio, Skotlando, Norda Irlando) · Rumanio · Historio de Rusio · San-Marino · Serbio · Historio de Slovakio · Slovenio · Historio de Hispanio · Historio de Svedio · Svislando · Historio de Ukrainio · Historio de Hungario ·

Amerikoj: Antigvo_kaj_Barbudo · Historio de Argentino · Bahamoj · Barbado · Belizo · Bolivio · Historio de Brazilo · Historio de Kanado · Ĉilio · Kolombio · Kostariko · Kubo · Dominiko · Salvadoro · Ekvadoro · Jamajko · Gvatemalo · Gujano · Franca Gujano · Historio de Haitio · Honduro · Historio de Meksiko · Nikaragvo · Panamo · Paragvajo · Historio de Peruo · Domingo · Sankta Lucio · Sankta Vincento kaj la Grenadinoj · Historio de Usono · Surinamo · Trinidado kaj Tobago · Urugvajo · Venezuelo ·

Aliaj portaloj

red.