Historio de Albanio

Historio de Albanio komenciĝas jam en la tempoj de ties antikveco, miloj da jaroj antaŭ Kristo.

Restaĵoj el la 6a jarcento en la urbo Butrint

Komenco redakti

Iliroj, kiuj estas konsiderataj kiel fondintoj de hodiaŭa Albanio, konkeris ĝin iam ĉirkaŭ la jaro 2000 a. K. Tio estas la unua dokumentita loĝigo. La tiama tribo havis la nomon Albanoi, do ĝi donis sian nomon al la lando.

Antikveco redakti

 
Teatro de Butrint, Monda heredaĵo de Unesko

Grekoj redakti

Komence de la 7-a jarcento a.K, grekaj kolonio estis establitaj en la ilira marbordo. La plej gavaj estis Apolonio, Avlona (nuna Vlorë), Epidamnos (nuna Durrës), kaj Lissus (nuna Lezhë). La remalkovrita urbo Buthrotum (greke Βουθρωτόν, Vouthrotón) (nune Butrint), monda heredaĵo de Unesko, probable estis malpli grava ĉar ĝi estis uzata de Julio Cezaro kiel provizdeponejo por siaj trupoj dum la militkampanjoj de la 1-a jarcento a.K. En tiu tempo ĝi estis konsiderita negrava, pro la apudaj pli brilaj Apolonio kaj Epidamnos.[1]

Iliroj redakti

La teritorio de Albanio en la antikveco estis ĉefe loĝata de iliraj triboj,[2] who, like other ancient people, were subdivided into tribes and clans.[3] La regiono ankaŭ estis loĝata de brigoj,[4] friĝa popolo, kaj la kaonoj, antikva greka popolo.

La iliroj (greke Ἰλλυριοί, latine IllyriiIllyri) estis aro el triboj kiuj loĝis en Okcidenta Balkanio dum la grek-romia antikvo.

La teritorio de tiuj triboj kovris regionon konata kiel Ilirio fare de helena kaj romia aŭtoroj, koincidante kun la areo inter la Adriatiko okcidente, rivero Drava norde, Morava oriente kaj la elfluejo de rivero Vjosë sude.[5][6] La unua rakonto pri la iliroj venas de Periplus antikva greklingva teksto de la duono de la 4-a jarcento a.K.[7]

La iliraj triboj kiuj loĝis en la regiono de la nuna Albanio estis la taŭlantioj en centra Albanio[8] la partinoj, abrioj kaj kavioj en la nordo, la enkeleioj en la oriento,[9] la billionoj en la sudo kaj multaj aliaj. En la plej okcidenta parto de Albanio kune kun la iliraj triboj loĝis la brigoj,[10] friĝa popolo, kaj en la sudo[11][12] loĝis la greka tribo kaonioj.[10][13][14]

En la 4-a jarcento a.K, la ilira reĝo Bardilis arigis multajn ilirajn tribojn kaj engaĝiĝis en konflikto kun Makedonio en la sudoriento, sed estis venkita. Bardyllis estis sukcedita de Grabos,[15] poste de Bardilis la 2-a,[16] kaj poste de Klejto la iliro,[16] kiu estis venkita de Aleksandro la Granda. En 229 a.K, la reĝino Teŭta[17] de Ardiaei konfrontiĝis kontraŭ la romaianoj kaj ekigis la Ilirajn Militojn, kies rezulto okazigis la finon al la sendependeco de Ilirio en la jaro 168 a.K, kiam la reĝo Gentius estis venkita de la romia armeo.

Romia epoko redakti

 
Route of the Via Egnatia

La teritorioj konsistantaj la nuna albanion estis aldonitaj al la Romia Imperio kiel parto de la provinco Iliriko. Poste la provinco Iliriko estis dividita en la provincoj Dalmatio kaj Panonio.

La Romia provinco de Illyricum[18][19] Illyris RomanaIllyris BarbaraIllyria Barbara anstataŭis la plejmulton de Ilirio. It stretched from the Drilon River in modern Albania to Istria (Croatia) in the west and to the Sava River (Bosnia and Herzegovina) in the north. Salona (near modern Split in Croatia) functioned as its capital. The regions which it included changed through the centuries though a great part of ancient Illyria remained part of Illyricum. South Illyria became Epirus Nova, part of the Roman province of Macedonia. In 357 AD the region was part of the Praetorian prefecture of Illyricum one of four large praetorian prefectures into which the Late Roman Empire was divided. By 395 AD dioceses in which the region was divided were the Diocese of Dacia (as Pravealitana), and the Diocese of Macedonia (as Epirus Nova). Most of the region of modern Albania corresponds to the Epirus Nova.

Kristaniĝo redakti

Christianity came to Epirus nova, then part of the Roman province of Macedonia.[20] Since the 1st and 2nd century AD, Christianity had become the established religion in Byzantium, supplanting pagan polytheism and eclipsing for the most part the humanistic world outlook and institutions inherited from the Greek and Roman civilizations.

When the Roman Empire was divided into eastern and western halves in AD 395, Illyria east of the Drinus River (Drina between Bosnia and Serbia), including the lands that now form Albania, were administered by the Eastern Empire but were ecclesiastically dependent on Rome. But, though the country was in the fold of Byzantium, Christians in the region remained under the jurisdiction of the Roman pope until 732. In that year the iconoclast Byzantine emperor Leo III, angered by archbishops of the region because they had supported Rome in the Iconoclastic Controversy, detached the church of the province from the Roman pope and placed it under the patriarch of Constantinople. When the Christian church split in 1054 between the East and Rome, the region of southern Albania retained its ties to Constantinople while the north reverted to the jurisdiction of Rome. This split in marked the first significant religious fragmentation of the country.

After the formation of the Slav principality of Dioclia (modern Montenegro), the metropolitan see of Bar was created in 1089, and dioceses in northern Albania (Shkodër, Ulcinj) became its suffragans. Starting in 1019, Albanian dioceses of the Byzantine rite were suffragans of the independent Archdiocese of Ohrid until Dyrrachion and Nicopolis, were re-established as metropolitan sees. Thereafter, only the dioceses in inner Albania (Elbasan, Krujë) remained attached to Ohrid. In the 13th century during the Venetian occupation, the Latin Archdiocese of Durrës was founded.

Mezepoko redakti

 
Gjirokastër estas unu el la malmultaj urboj, kiuj konserviĝis en sia origina osmanida aspekto.

Sed bizancan influon komencis endanĝerigi Bulgario kaj pli poste pluaj ŝtatoj, ĉefe de nordo Raŝko, Zeto kaj Venecia respubliko. Kelkfoje sur la teritorion de nuntempa Albanio invadis ankaŭ barbaroj.

En interŝanĝo de la 12-a kaj la 13-a jarcento estiĝis la unua albana ŝtata formacio, tio estis Arbeŝa princlando. Senĉesa militado kaŭzis ampleksajn migradojn de la loĝantaro, kiu fuĝis aŭ al sudo de la lando aŭ al Apenino. En la 20-aj jaroj ĝis la 30-aj jaroj de la dekkvina jarcento komencis iom post iom priregila landon osmanidoj, sed Gjergj Kastrioti Skanderbeg el Krujë, starigis kontraŭ ili, kiu kapablis sukcese por 20 jaroj intertempe forigi ilin influon.

Osmanidoj fine regis en Albanio dum pluaj centoj da jaroj; ili forpuŝis la kristanismon en montarojn kaj enpraktikigis islamon kaj ankaŭ propran kulturon. Dum en la 19-a jarcento okazis en la ĉirkaŭa Eŭropo evoluo, Albanio fariĝis malprogresiĝinta lando kun alta kvociento de analfabeteco (preskaŭ ĉiuj virinoj estis nekleraj) kaj preskaŭ kun nenia industrio.

Kontraŭ la osmanida superregado eksplodis diversaj ribeloj; inter la jaroj 1756 kaj 1831 akiris en nordo de la lando potenco familio de Buŝatlioj, inter la jaroj 1787 kaj 1822 poste Ali paŝao Tepelena priregis la sudon de la lando. Ekde duono de la 19-a jarcento ekzistis jam albana nacia movado, en interŝanĝo de la 70-aj jaroj kaj la 80-aj jaroj de la sama jarcento agadis ankaŭ Ligo de Prizren, unu el naciaj organizaĵoj, kiu postulis ĉe sultano aŭtonomion de la lando.

Sendependeco kaj la unua mondmilito redakti

Albanio proklamis la 28-an de novembro 1912 sendependecon kaj ĝi fariĝis respubliko. Postulo por krei aŭtonomian ŝtaton, kiun prezentis reprezentantoj de la lando al la osmanidaregistaro, ties ministroj akceptis. La 17-an de decembro 1912 poste eŭropaj potencoj agnoskis al la lando aŭtonomian statuson sub suvereneco de osmanida sultano. En Londono estis ankaŭ la 29-an de julio 1913 subskribita packontrakto, kiu jam destinis Albanion definitive kiel sendependan ŝtaton.

Sed nelonge post tiu ĉi liberigo eksplodis la unua mondmilito kaj eĉ Albanio fariĝis unu el batalejoj de tiu ĉi konflikto. Mallongtempe post ties finigo okazis signifa ŝanĝo; ĉefurbo de la respubliko estis transŝovita el Duraso (albane Durrës) ĝis Tirano, tiam dudekmila urbo.

Intermilita periodo redakti

En la jaro 1924 eksplodis en la urbo revolucio, sed kiu ekkreis monarkion; inter la jaroj 1924 kaj 1939 regis reĝo Zog la 1-a. Por surtronigi lin helpis jugoslavaj fortoj.

Sed Zog mallongtempe post tio, kiam li komencis regi, turniĝis al Beogrado per la dorso kaj li komencis kunlabori kun Mussolini (Tirana-pakto). Tiun ĉi aliancon (apartenis en ĝin ankaŭ Hungario, Rumanio kaj Bulgario), kiu estis celita ĝuste kontraŭ Jugoslavio, fine malhelpis influo de eŭropaj potencoj.

Ekde la jaro 1928 Zog la 1-a proklamis la landon reĝlando, kies li fariĝis reĝo.

La dua mondmilito redakti

En la jaro 1939 Albanion okupis faŝisma Italio komune kun Germanio, kiuj ĉi tie restadis ĝis la jaro 1944. Dum kunĉeesto de albana komunista partio formiĝis kontraŭfaŝisma partizana movado, kiu liberigis en la jaro 1944 la landon. Frunte staris Enver Hoĝa, tiu akiris inter homoj grandegan ŝatateco kaj li fariĝis granda aŭtoritatulo. Tuj kiam finis la bataloj, Albana partio de laboro (albane Partia e Punës e Shqipërisë PPSH) akiris potencon kaj komencis fari komunismajn reformojn.

Ĵusaj esploroj montris, ke en Albanio, male al aliaj landoj de Eŭropo, pro heredo de otomana toleremo al judoj, eĉ estante la lando okupaciita unue de Italio, kaj poste de Germanio apenaŭ okazis Holokaŭsto dum la Dua Mondmilito. La lokaj judoj ne estis subpremitaj kaj eksterlandaj judoj trovis rifuĝon en Albanio, pro kio Albanio estis unu el malmultaj landoj de Eŭropo en kiu la juda komunumo kreskis en tiu epoko. Poste, en la komunisma epoko tiu komunumo suferis la saman persekutadon kiel aliaj religiaj komunumoj kaj post la falo de tiu reĝimo la komunumo elmigris bloke al Israelo.[21]</ref>

Popolrespubliko redakti

 
Monumento al partizanoj en Tirano
 
En la tempoj de socialismo estiĝis miloj da similaj fuortoj tra la tuta lando

Jam ekde fino de la jaro 1944 komunistoj povis reguli internacian komercon kaj fabrikadon en la lando - tiuj ĉi ŝanĝoj aranĝis intertempa registaro, kiu regis en la lando ĝis baloto en decembro de la sekvinta jaro. Sed nur kandidatlisto de Demokrata fronto (kreis ĝin en la fakto anoj de komunisma rezistmovado) estis allasita al la baloto, ceteraj partioj ne povis kandidati. La balotrezultoj fine finis per 92% venko de komunistoj.

Tiuj tuj nuligis monarkion kaj proklamis popolan respublikon. Printempe de la sama jaro estiĝis nova registaro, kies prezidanto fariĝis Enver Hoĝa, kiu havis ankaŭ funkciojn de kelkaj ministroj (eksterlando, defendo).

Inter la jaroj 1946 kaj 1947 okazis plu naciigo, forigitaj tiel estis italaj kaj germanaj bankoj, fabrikoj kaj uzinoj. La ŝtato komencis kontroli ĉiun internacian komercon. Ankaŭ estis akceptita nova leĝo pri parcela reformo - elproprietigita estis plimulto da grundo, kiu apartenis al privataj personoj (temis pri triono de la areo de la tuta lando), al kamparanoj estis donita grundo sole ĝis certa grandeco.

La 1-an de novembro 1946 estis aprobita konstitucio, estiĝinta laŭ Sovetunio kaj jugoslava modelo, en kiu la lando proklamis konstruadon de socialismo. Novaj reguligoj tiel certigis potencon al la reganta partio forigante eĉ krom fremdaj kapitalistoj ankaŭ et-mezklason, kiu proprumis multe da diversaj entreprenoj.

Albanio unue kunlaboris kun Sovetunio de Stalin kaj Jugoslavio. Estis fermitaj kelke da kontraktoj inter Tirano kaj Beogrado, danke al kiuj albanoj akiris jugoslavajn teknologiojn por siaj krudmaterialoj. Dum certa tempo oni ankaŭ konsideris kun enmembrigo de la lando rekte en Jugoslavion aŭ en ian balkanan federacion, kies parto estus ankaŭ Bulgario. Sed fine la gvidantaro en Tirano agnoskis jugoslavajn pagojn por eksporto kiel tre malaltaj, kaj ĝi finis sian kunlaboradon kun sia norda najbaro. Post la morto de Stalin kaj kondamno de lia kulto de personeco malvarmiĝis ankaŭ rilatoj kun Sovetunio; reprezentantoj de PPSH markis novan politikon de Ĥruŝĉov kiel trompigado de homamasoj kaj revanŝismo. Same simile en Sovetunio estis komencita kontraŭhoĝa kampanjo. Albana popolrespubliko tiel falis en izolecon.

Kunlaborado kun Ĉinio kaj ekonomia falo redakti

La lando kaj ties ekonomio iom post iom reorientiĝis al nova partnereco kun Ĉinio. Je protesto kontraŭ okupacio de Ĉeĥoslovakio en aŭgusto de 1968 la lando poste eksaniĝis ankaŭ el Varsovia Pakto. Enkadre de Kultura revolucio, okazinta ĵus en Ĉinio, Albanio proklamis sin kiel la unua ateista lando en la mondo kaj malpermesis religion; kredantoj estis dure sankciataj per multjaraj punoj, moskeoj kaj preĝejoj estis malkonstruitaj. Kolektivigo en agrikulturo atingis eĉ tiujn plej forajn vilaĝojn.

La kunlaborado kun Ĉinio estis fine interrompita en duono de la 70-aj jaroj, kaj tio ĵetis la landon jam en absolutan izolacion. Ekonomia situacio abrupte malboniĝis, ekonomiko staris sur eksporto de krudmaterialoj, da kiuj havis la lando sufiĉe, kaj importon de ĉiu pli komplika tekniko. Dum ĉiu baza varo estis tre malmultekosta kaj alirebla, ĝuste tekniko fariĝis varo tre multekosta, por plimulto da loĝantoj tiuj ĉi kostoj prezentis eĉ kelke da monataj salajroj. Persona aŭtomobila transporto devis esti rilate al manko de brulmaterialoj malpermesita, kio fakte malaltigis ankaŭ pretendojn por la konstruado de landvoja infrastrukturo.

En la jaro 1976 estis proklamita nova konstitucio, en kiu la lando difinis sin kiel popole socialisma respubliko. Timante antaŭ armea interveno kaj el okcidento kaj el oriento, la reĝimo konstruis centmilojn da betonaj fuortoj, kiuj staras en la lando ĝis hodiaŭ.

Transformado kaj vojo al kapitalismo redakti

Post la morto de Enver Hoĝa en la jaro 1985 kreskis kun senĉese malboniĝanta situacio en la lando streĉo; opozicio, kiu krom postulo de demokratio de okcidenta tipo volis ankaŭ liberecon de religia konfesio, komencis esti senĉese pli forta. Loĝantoj ankaŭ esprimis malkontentecon eĉ kun internacia izolado de la lando.

En la jaro 1990 okazis multaj kontraŭregistaraj manifestacioj, dum kiuj oni postulis fari supre menciitajn ŝanĝojn. La registaro fine estis alpremigita por fari multajn cedojn; en julio de 1990 estis ŝanĝitaj leĝoj kaj estis ebligita kandidateco de sendependaj (sed de la ŝtato anticipe aprobitaj) kandidatoj aŭ estis permesitaj malgrandaj privataj entreprenoj.

Sed la opozicio ne kontentiĝis kun tio kaj postulis liberan baloton. Dum granda manifestacio la 9-an de decembro 1990 CK de PPSH fine konsentis kun legalizo de opoziciaj politikaj strukturoj. Tuj poste la protestantoj destinis Demokratan partion de Albanio, mallongtempe post tio estiĝis ankaŭ pluaj partioj de demokrata tipo.

Nuntempo redakti

Nuntempe en la lando evoluas ĉefe infrastrukturo kaj turismo; post longaj dekjaroj, kiam ne estis permesita aŭtomobila transporto, post ties enpraktikigo en la jaro 1999 montriĝis la ekzistanta sistemo de ŝoseoj absolute subdimensiita. Tial estas konstruataj asfaltaj landvojoj kaj aŭtostradoj.

Kun internacia partopreno estiĝas multe da firmaoj, okazas rekonstruo de malnovaj centrejoj de urboj. Evoluas ankaŭ turismo; konstruataj estas pluraj hoteloj, ĉefe en sudo de la lando en regiono nomata Albana riviero. La lando klopodas eniri en Eŭropan Union en horizonto de la jaro 2014.

Vidu ankaŭ redakti

Albana lingvo

Naum Veqilharxhi (Naum Bredhi)

Referencoj redakti

  1. An Inventory of Archaic and Classical Poleis by Mogens Herman, ISBN 0-19-814099-1, 2004, page 343, "Bouthroton (Bouthrotios)"
  2. Bureau of European and Eurasian Affairs September 2007.
  3. Encyclopedia Britannica - Messapic language.
  4. The Illyrians (The Peoples of Europe) by John Wilkes, 1996, ISBN 978-0-631-19807-9, page 111
  5. The Illyrians (The Peoples of Europe) by John Wilkes, 1996, ISBN 978-0-631-19807-9, page 92, "Appian's description of the Illyrian territories records a southern boundary with Chaonia and Thesprotia, where ancient Epirus began south of river Aoous (Vjose)" also map
  6. Cambridge University Press. The Cambridge ancient history. 2000. ISBN 0-521-23447-6, page 261,"...down to the mouth of Aous"
  7. The Illyrians (The Peoples of Europe) by John Wilkes,1996,page 94
  8. Appian, The Foreign Wars, III, 1.2
  9. Wilkes, J. J. The Illyrians, 1992, ISBN 0-631-19807-5, Page 96,"... 25 Enchelei
  10. 10,0 10,1 The Illyrians (The Peoples of Europe) by John Wilkes,1996, ISBN 978-0-631-19807-9, page 111.
  11. Nicholas Geoffrey Lemprière Hammond, Guy Thompson Griffith. A History of Macedonia: Historical geography and prehistory. Clarendon Press, 1972, p. 92.
  12. Lewis, D. M.. (1994) The Cambridge ancient history: The fourth century B.C.. Cambridge University Press. ISBN 9780521233484.
  13. Boardman, John; Hammond, Nicholas Geoffrey Lemprière (1982), The Cambridge Ancient History: The Expansion of the Greek World, Eighth to Six Centuries B.C, Cambridge, p. 261
  14. Wilkes, John J. (1995), The Illyrians, Oxford: Blackwell Publishing, ISBN 0-631-19807-5, p. 92
  15. Harding, p. 93. Grabos became the most powerful Illyrian king after the death of Bardylis in 358.
  16. 16,0 16,1 "The Journal of Hellenic Studies by Society for the Promotion of Hellenic Studies (London, England)", 1973, p. 79. Cleitus was evidently the son of Bardylis II the grandson of the very old Bardylis who had fallen in battle against Phillip II in 385 BC.
  17. Wilkes, J. J. The Illyrians, 1992, p. 120, ISBN 0-631-19807-5,page 129,"... mainly because no coins are known to have been issued by Illyrian rulers of a later period such as Agron, Teuta, Scerdilaidas, etc. ...
  18. Enzyklopädie der klassischen Altertumskunde by Ludwig Schaaff, 2002, ISBN 0-543-80046-6, page 17
  19. An ancient geography, classical and sacred. By S. Augustus Mitchell. by Michigan Historical Reprint Series, 2005, ISBN 1-4255-3778-2, page 215
  20. Paul: His Story by Jerome Murphy-O'Connor,page 247
  21. Tomasz Kamusella, "Albanio: la sola eŭropa lando sen antisemitismo", tradukita de Bardhyl Adem Selimi, Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 24-37.