Skanderbeg

(Alidirektita el Gjergj Kastrioti Skanderbeg)

Gjergj Kastrioti, nomata Skanderbeg (proks. "sinjoro/princo Aleksandro"), estis nacia heroo de Albanio (1405-1468).

Gjergj Kastrioti
Skanderbeg
Persona informo
Skënderbeu
Naskiĝo 6-an de majo 1405 (1405-05-06)
en Sinë, Principality of Kastrioti
Morto 17-an de januaro 1468 (1468-01-17) (62-jaraĝa)
en Lezhë,  Venecia respubliko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malario vd
Tombo Lezhë vd
Religio kristanismokatolikismoortodoksismoislamoOrientaj katolikaj eklezioj vd
Etno Albanoj vd
Lingvoj albana vd
Ŝtataneco Venecia respublikoOtomana Imperio vd
Alma mater Enderun School vd
Subskribo Skanderbeg
Familio
Dinastio Kastrioti family vd
Patro Gjon Kastrioti vd
Patrino Voisava Tripalda vd
Edz(in)o Donika Kastrioti vd
Infanoj Giovanni Castriota Granai vd
Parencoj Irene Castriota Scanderbeg vd
Profesio
Okupo aristokrato • ŝtatreprezentanto • milita komandisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Skanderbeg famiĝis kiel batalanto kontraŭ la Otomana Imperio; li batalis en dekoj da bataloj, plejparte venkaj. Li ankaŭ nomatas Drako el Albanio kaj konsideratas albana nacia heroo; liaj statuoj troviĝas en multaj urboj, inkluzive de la nacia ĉefurbo Tirano.

En la jaro 1981 en Lezhë estis konstruita omaĝe al li maŭzoleo. Inter la jaroj 1928 kaj 1939, lia kasko estis bildigita sur la albanaj flago kaj blazono.

Pri lia figuro temas la unua esperantlingva verko aperinta en Albanio.

Dum la Dua mondmilito albanoj militservis en Waffen-SS kaj donis la nomon de sia nacia heroo al la 21a Divizio Montara SS "Skanderbeg" (vidu: Kunlaborismo).

Fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Skanderbeg, heroo de Albanujo. Kompilis Cuk Simoni, 1929, 144 p. Historia verko pri la „savinto“ de la albanoj kontraŭ la turka invado en 15-a jarcento. La unua E-lingva verko aperinta en Albanujo.