Tirano

ĉefurbo de Albanio kaj la plej granda urbo en la lando
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de Albanio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Tirano (apartigilo).

Tirano (albane Tiranë ofte latinskribite en naciaj lingvoj kiel Tirana) estas ĉefurbo de Albanio, situante ĉe la rivero Ishm kaj havante 700.000 loĝantojn (stato 2002). Tirano havas universitaton, muteojn, flughavenon kaj kulturejojn. Ĝi estas ĉefejo de prefektujo Tirano kaj la samnoma distrikto.

Panorama vido de Tirano el monto Dajti en 2004.
Panorama vido de Tirano el monto Dajti en 2004.
Tirano
albane Tiranë
ĉefurbo
Fotomontaĵo
Tirano
Oficiala nomo: Tiranë
Ŝtato Albanio Albanio
Provinco Provinco Tirano
Distrikto Distrikto Tirano
Historia regiono Otomana imperio
Montaro Montaro Dajti
Riveroj Tirano, Ishëm
Situo Tirano
 - alteco 110 m s. m.
 - koordinatoj 41° 19′ 48″ N 19° 49′ 12″ O / 41.33000 °N, 19.82000 °O / 41.33000; 19.82000 (mapo)
Areo 41,8 km² (4 180 ha)
Loĝantaro 618 431 (2008)
Denseco 14 795 loĝ./km²
Fondita 1614
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 1001–1028
Telefona antaŭkodo +355 4
Nacia heroo Gjergj Kastrioti Skanderbeg
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Albanio
Situo enkadre de Albanio
Situo enkadre de Albanio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Tirana
Retpaĝo: www.tirana.gov.al
Map

La urbo kuŝas ĉe la piedoj de la Dajti-montoj (1613 m super m.n.) kaj ĉirkaŭ 30 km de la marbordo. Sude kaj okcidente fermas la urbon montetoj. La sola vojo en nordokcidento malfermiĝas al ebenaĵo. Ĉe la norda urborando fluas la rivero Tirano. Kelkajn kilometrojn sude fluas la Erco preter Tirano. La urban centron trafluas la rivereto Lana.

En Tirano regas mediteranea klimato kun jara averaĝa temperaturo de 16 kaj jara precipitaĵo de 1200 mm.

Ekonomio redakti

 
Vido el la horloĝturo

Tirano evoluis dum la komunismo grava industria urbo en Albanio. Tie funkciis cementuzinoj, maŝinindustrio, ŝuo- kaj teksaĵindustrio, vitroprilaboro kaj nutraĵindustrio. Tiuj fabrikoj nun parte ne laboras, la laboristoj nun laboras en la tria (serva) sektoro (komerco, konstruoj).

Trafiko redakti

 
Urbaj distriktoj

Tirano situas 40 km de la plej grava albana haveno Durrës. Ekde la jaro 2000, la du urbojn interligas aŭtoŝoseo. Fervojo iras tra Durrës al Vlora kaj Pogradec, Shkodra.

Ĉirkaŭ 25 km nordokcidente troveblas la internacia flughaveno Tirana-Rinas "Mother Teresa Airport".

La enurba trafiko okazas per busoj.

Urbopejzaĝo redakti

 
Tajvana centro en Parko Rinia en Tirano
 
Maŭzoleo de Enver HOĜA

La bildon de la urbo regas la stalinismaj slabokonstruaĵoj.

Vidindaĵoj redakti

La simbolo de la urbo estas la Skanderbeg-monumento sur la samnoma placo. Famaj estas ankaŭ la Sulejman-Paŝa-Moskeo apud tio kaj la statuo al la Patrino Albanio.

Servoj redakti

Vidu ankaŭ redakti