VlorëVlora (albane Vlorë/Vlora, germane Vlora, itale Valona, greke Αυλώνας/Βαλόνα - esperantigebla verŝajne kiel Vloro) estas la dua plej granda havenurbo en meza Albanio, ĉe la Adriatiko, ĉe enirejo de la samnoma golfo. Ĝi havas ĉirkaŭ 87 000 loĝantojn (2004), kaj estas la administra centro de samnoma provinco kaj distrikto.

Vlorë
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9401–9494
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130 827  (2015) [+]
Loĝdenso 10 902 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 19° 29′ O (mapo)40.4519.483333333333Koordinatoj: 40° 27′ N, 19° 29′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vlorë (Albanio)
Vlorë (Albanio)
DEC
Vlorë
Vlorë
Situo de Vlorë

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vlora [+]
vdr
Urbocentro kaj golfo de Vlore

Ĝi havis ĉiam strategian signifon, batalis por ĝi multaj nacioj dum la historio. La 28-an de novembro 1912, Ismail Qemali tie proklamis sendependecon de Albanio. La italoj okupis ĝin dufoje (1915—1920, 1939).

Sur Insulo Sazano funkciis dum la dua mondmilito itala kaj germana submarŝipa apogpunkto, poste uzis ĝin Sovetunio ĝis 1961.

La haveno estas interligita kun la naftokampoj kaj kun la naftorafinejo de Cërrik.

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj de Vlorë estas:

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti