Nikita Ĥruŝĉov
Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov (ruse Никита Сергеевич Хрущёв; naskiĝis la 3-an [jul.]/ 15-an de aprilo 1894[greg.], mortis la 11-an de septembro 1971 en Moskvo) estas sovetia politikisto kaj partia gvidanto, membro de la Komunista partio de Sovetunio ekde 1918. Inter 1953 kaj 1964 li estis ŝtatestro de Sovetunio, inter 1958 kaj 1964 li estis samtempe Prezidanto de Konsilio de Ministroj de Sovetunio.
Nikita Ĥruŝĉov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1894 en Kalinovka, Khomutovsky District, Kursk Oblast, Kursk Governorate, ![]() |
Morto | 11-an de septembro 1971 (77-jara) en Moskvo, ![]() |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa lingvo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio |
Alma mater | Industrial Academy • Donetsk National Technical University |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Nina Khrushcheva |
Infanoj | Sergei Khrushchev • Leonid Khrushchev • Julia Khrushcheva • Rada Adzhubey |
Okupo | |
Okupo | politikisto • militisto • ŝtatreprezentanto |

MildigoRedakti
Ĥruŝĉov estis reforma politikisto, kies regado poste rekonata kiel mildiga periodo post la regado de Stalin.
Interalie Ĥruŝĉov iniciatis reformojn de lega sistemo, plibonigis rilatojn kun kapitalismaj landoj (kaj malbonigis rilatojn kun Ĉinio ĝis preskaŭ milito), amnestiis plejparton de politikaj malliberigitoj. Grandan enlandan famon al li donis la unua programo pri konstruado de loĝejoj (ĉefe kvinetaĝaj domoj kun malgrandaj apartamentoj) kaj liberigo de viktimoj sub la reĝimo de Stalin.
Kelkaj reformoj de Ĥruŝĉov estis tro aŭdacaj kaj fiaskis pro sia neellaboriteco. Ekzemple, post vizito al Usono li ege ekŝatis ideon pri kultivado de maizo, rezulte de kio oni komencis kreskigi maizon eĉ en tiel nordaj regionoj kiel Karelio aŭ Kazaĥio, certe sen granda sukceso. En aliaj regionoj, tamen, maizo estis bona trovo por manĝigi bruton kaj produkti maizaĵojn por nutra industrio.
Li planis eĉ pliajn reformojn kaj novan konstitucion, laŭ kiu, interalie, okazus divido de partio kaj ŝtato, enkonduko de parte merkataj ekonomiaj mekanismoj ks. Li ne sukcesis fari ĉion ĉi, ĉar kunveno de la Centra Komitato deprenis lin de ĉiuj postenoj pretekste de lia malbona sanstato. Tiel Ĥruŝĉov iĝis unu el du sovetiaj gvidantoj, kies fino de regado ne koincidis kun la morto (la dua estas Miĥail Gorbaĉov).
DiskursojRedakti
Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj (1956)Redakti
Unu el liaj famaj paroladoj estas parolado dum la 20-a kongreso de Komunista Partio de Sovetunio en 1956. Tra tiu parolado en partia kongreso, Ĥruŝĉov oficiale kritikis diktaturojn kaj krimojn sub regado de Josif Stalin. La parolado grande influis al aliaj socialismaj ŝtatoj, kiuj gvidiĝis sub la Stalinismo. Poste tiu parolado simboligis komencon de politika degelo en Sovetunio.
Parolado en UN (1956)Redakti
Fama okazo dum la regado de Ĥruŝĉov estis lia parolado antaŭ UN en 1960, en kiu li ŝajnigas perdi la memregon, demetas sian ŝuon, kaj frapas per ĝi sur la katedro. Tiu "perdo de memrego" tamen estis tute planita. Li estis eĉ kunportinta 3an ŝuon por sia mistifiko. La mesaĝo estis "Se mi tiel facile perdas la memregon, atentu! Mi eble perdos same facile la memregon kaj puŝos la ruĝan butonon de la nukleaj armiloj".[1]