Jeane KIRKPATRICK, naskonome Jeane Duane JORDANIO (naskiĝis la  19-an de novembro 1926(nun 1926-11-19) en Duncan (Oklahomo), mortis la 7-an de decembro 2006 en Bethesda (Marilando), Usono) estis usona politikistino kaj diplomato.

Jeane Kirkpatrick
Persona informo
Jeane Kirkpatrick
Naskiĝo 19-an de novembro 1926 (1926-11-19)
en Duncan
Morto 7-an de decembro 2006 (2006-12-07) (80-jaraĝa)
en Bethesda
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Parklawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Stephens College • Barnard CollegeUniversitato KolumbioInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Mt. Vernon Township High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • universitata instruisto • politikologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Diplomiĝinte pri politika scienco ĉe Universitato Kolumbio, komence Kirkpatrick aliĝis al la Demokrata Partio, sed pro sia fervora antikomunismo ŝi disiĝis de ĝi en la 70-aj jaroj, ne dividante ĝian pacisman linion; tiam ŝi venis por partopreni en la novkonservativismo formita ĉirkaŭ Reagan. Ĝuste tiu lasta fariĝis eksterlanda politika konsilisto okaze de la prezidanta kampanjo de 1980 kaj poste aliĝis al la Respublikana Partio. Post la venko de Reagan en la prezidantaj balotoj, ŝi estis nomumita ambasadoro de Usono ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, posteno kiu daŭris de 1981 ĝis 1985 kaj ŝi estis la unua virino kiu ludis ĉi tiun rolon.

Kirkpatrick famiĝis pro la t.n. Kirkpatrick Doktrino, kiu distingis inter "rekupereblaj reĝimoj" kaj "nerekupereblaj reĝimoj", la unuaj estis dekstremaj diktaturoj, la duaj komunismaj diktaturoj. Laŭ Kirkpatrick, Usono devas subteni ĉiujn reĝimojn kiuj estis antikomunismaj, eĉ diktaturojn, ĉar ili estis pli facile konverteblaj al demokratioj, ol la marksismaj reĝimoj.

Jeane Kirkpatrick estis dekoraciita per Prezidenta medalo de libereco en 1985.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jeane Kirkpatrick en la itala Vikipedio.