Willy Brandt

Germana socialdemokratia politikisto kaj kanceliero, Nobel-premiito pri Paco, (1913 - 1992)

Willy BRANDT (naskiĝis kiel Herbert Ernst Karl FRAHM la 18-an de decembro 1913 en Lübeck, mortis la 8-an de oktobro 1992 en Unkel apud Bonn) estis germana socialdemokratia politikisto kaj la kvara kanceliero (ĉefministro) en la historio de la Federacia Respubliko Germanio.

Willy Brandt
Nobel-premiito
Federacia kanceliero de Germanio
Persona informo
Willy Brandt
Naskonomo Herbert Ernst Karl Frahm
Naskiĝo 18-an de decembro 1913 (1913-12-18)
en Sankt Lorenz, Libera kaj Hansa urbo de Lubeko,  Germana Imperiestra Regno
Morto 8-an de oktobro 1992 (1992-10-08) (78-jaraĝa)
en Unkel
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Tombo Waldfriedhof Zehlendorf vd
Religio Evangelia Eklezio en Germanio vd
Lingvoj germananorvegasveda vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoNorvegioOkcidenta Germanio • sen valoro vd
Alma mater Universitato de Oslo vd
Partio Socialist Workers' Party of Germany vd
Subskribo Willy Brandt
Familio
Patrino Martha Frahm vd
Edz(in)o Brigitte Seebacher • Rut Brandt • Anna Carlotta Thorkildsen vd
Infanoj Peter Brandt • Lars Brandt • Matthias Brandt • Ninja Frahm vd
Profesio
Alia nomo Gunnar Gaasland vd
Okupo ĵurnalistopolitikisto • verkisto de nefikcio • aŭtobiografo • Kanceliero de Germanio vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en BonnoStrasburgoBruseloBerlino vd
4-a Federacia kanceliero de Germanio
Dum 1969–1974
Antaŭulo Kurt Georg Kiesinger
Sekvanto Helmut Schmidt
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Willy Brandt kun Richard Nixon

Li estis membro de la socialdemokrata partio de 1930 kaj dum la nazia regado en Germanio elmigris al Norvegio. En 1934 li alprenis la kaŝnomon Willy Brandt, kiun li post la Dua Mondmilito oficialigis.

Dum 1938 la nazia administracio forprenis de li la germanan civitanecon. En 1948 li reakiris ĝin.

De 1957 ĝis 1966 li estis reganta urbestro (komparebla al provinca ĉefministro) de Berlino. De 1966 ĝis 1969 li estis ministro pri eksterlandaj aferoj en la registaro de Kurt Georg Kiesinger.

Li oficis kiel kanceliero de 21-a de oktobro 1969 ĝis 16-a de majo 1974. Lian eksteran politikon karakterizis la paciĝo kun orienta Eŭropo kaj la Varsovia Pakto. En 1970 li dum oficiala vizito en Pollando surgenuiĝis antaŭ la monumento pri la Varsovia Ribelo kaj akiris simpatiojn en multaj landoj. En 1971 li recevis la Nobelpremion pri Paco. La 7-an de majo 1974 li demisiis post kiam montriĝis, ke lia sekretario estis spiono de GDR.

Post sia kanceliereco Brandt restis membro de la parlamento. La 20-an de decembro 1990 li malfermis la unuan tut-federacian parlamenton kiel ties plej-aĝa deputito.


Trovu « Willy Brandt » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Antaŭe:Federacia kanceliero de GermanioPoste:
Kurt Georg Kiesinger1969–1974Helmut Schmidt