George H. W. Bush
George Herbert Walker BUSH [ĝorĝ herbert ŭakr buŝ] (naskiĝis la 12-an de junio, 1924 - mortis la 30-an de novembro, 2018) estis usona politikisto, kiu estis la kvardek-unua prezidanto de Usono ekde 1989 ĝis 1993. Antaŭ ol li fariĝis la prezidanto, Bush estis la 43-a vicprezidanto de Usono ekde 1981 ĝis 1989. Kiel membro de la Usona Respublikana Partio, li antaŭe estis kongresa reprezentanto, ambasadoro kaj direktoro de la Centra Inteligenteca Agentejo (CIA). Dum sia kariero, li estis konata simple kiel George Bush; ekde 2001, li ofte estis nomata "George H. W. Bush", "Bush N-ro 41", aŭ "George Bush la Maljuna" por distingi lin de sia plej aĝa filo, George W. Bush, la kvardek-tria prezidanto.
George Walker Bush | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
George H. W. Bush | |||||
Naskonomo | George Herbert Walker Bush | ||||
Naskiĝo | 12-a de junio 1924 en ![]() | ||||
Morto | 30-an de novembro 2018 en Houston | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Parkinsona malsano vd | ||||
Tombo | George Bush Presidential Library vd | ||||
Religio | Episkopa Eklezio de Usono vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Yale | ||||
Partio | Respublikanoj | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Bush family vd | ||||
Patro | Prescott Bush vd | ||||
Patrino | Dorothy Walker Bush vd | ||||
Gefratoj | Nancy Walker Bush Ellis • Jonathan Bush • William H. T. Bush • Prescott S. Bush, Jr. vd | ||||
Edz(in)o | Barbara Pierce | ||||
Infanoj | George Pauline Jeb Neil Marvin Doro | ||||
Parencoj | Alexander Ellis III • John Prescott Ellis • Joe Ellis • Jonathan S. Bush • Billy Bush vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • mararmea oficiro • basbalisto • diplomato • piloto • entreprenisto • aŭtobiografo • ŝtatreprezentanto vd | ||||
Laborkampo | politiko • registaro vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono • Houston vd | ||||
Aktiva dum | 1942– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
41-a Prezidento de Usono | |||||
Dum | 20-a de januaro 1989 – 20-a de januaro 1993 | ||||
Vicprezidento | Dan Quayle | ||||
Antaŭulo | Ronald Reagan | ||||
Sekvanto | Bill Clinton | ||||
43-a Vicprezidanto de Usono | |||||
Dum | 20-a de januaro 1981 – 20-a de januaro 1989 | ||||
Prezidento | Ronald Reagan | ||||
Antaŭulo | Walter Mondale | ||||
Sekvanto | Dan Quayle | ||||
Direktoro de CIA | |||||
Dum | 30-a de januaro 1976 – 30-a de januaro 1977 | ||||
Prezidento | Gerald Ford | ||||
Antaŭulo | William Colby | ||||
Sekvanto | Stansfield Turner | ||||
Estro de la Usona Perulo-Oficejo al Ĉinio | |||||
Dum | 26-a de septembro 1974 – 7-a de decembro 1975 | ||||
Prezidento | Gerald Ford | ||||
Antaŭulo | David K. E. Bruce | ||||
Sekvanto | Thomas S. Gates, Jr. | ||||
Prezidento de la Respublika Nacia Komitato | |||||
Dum | 19-a de januaro 1974 – 16-a de septembro 1974 | ||||
Antaŭulo | Bob Dole | ||||
Sekvanto | Mary Smith | ||||
10-a Usona Ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj | |||||
Dum | 19-a de marto 1971 – 18-a de januaro 1973 | ||||
Prezidento | Richard Nixon | ||||
Antaŭulo | Charles Woodruff Yost | ||||
Sekvanto | John A. Scali | ||||
Membro de la Usona Domo de Reprezentantoj el 7-a Distrikto de Teksaso | |||||
Dum | 3-a de januaro 1967 – 3-a de januaro 1971 | ||||
Antaŭulo | John Dowdy | ||||
Sekvanto | William Reynolds Archer Jr. | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ido de la familio Bush, li naskiĝis en Milton, Masaĉuseco, filo de Prescott Bush kaj Dorothy Walker Bush. Post la atako kontraŭ Pearl Harbor je la 7-an de decembro 1941, Bush prokrastis siajn universitatajn studojn, enlistiĝis sian 18-an naskiĝtagon en la Usona Mararmeo, kaj tiutempe iĝis unu el la plej junaj mararmeaj aviadistoj. Li edziĝis en 1945 kun Barbara Pierce; la paro havis ses gefilojn. Li militservis en la mararmeo ĝis septembro 1945; tiam li matrikulis en la Universitato Yale. Diplomiĝinte en 1948, li transloĝigis sian familion al okcidenta Teksaso, kie li partoprenis en la petrolkomerco kaj en 1964 iĝis milionulo antaŭ la aĝo de kvardek. Baldaŭ post la fondado de sia propra petrolfirmo, Bush sin okupis en politiko. Li estis venkita post sia unua elekta konkurso, por la Usona Senato en 1964 sed gajnis elekton al la usona Domo de Reprezentantoj el la sepa distrikto de Teksaso en 1966. Li estis reelektita en 1968 kaj estis denove venkita por elekto al la Senato en 1970. En 1971, la prezidanto Richard Nixon nomumis Bush kiel ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj, kaj en 1973, Bush fariĝis prezidanto de la Respublika Nacia Komitato (angle Republican National Committee, RNC).
Dum la sekva jaro, la prezidanto Gerald Ford nomumis Bush kiel ambasadoro al Ĉinio kaj poste reasignis Bush al la posteno de direktoro de la CIA. Bush prezidante kandidatiĝis por la la Respublikana Partio en 1980, sed Ronald Reagan venkis lin en la unua balotado. Reagan selektis Bush kiel sia balota kunulo, kaj Bush fariĝis vicprezidanto post kiam kampanjoskipo Reagan-Bush gajnis la elekton de 1980. Dum sia ok-jara servodaŭro kiel vicprezidanto, Bush gvidis administrajn laborgrupojn pri desregulado kaj pri la tiel-nomita milito kontraŭ drogoj.
En 1988, Bush sukcese kampanjis por prezidante sekvi Reagan, venkante la Demokrat-partian kontraŭulon Michael Dukakis. Eksterlanda aventurismo karakterizis la prezidantecon de Bush: li ordonis militajn invadojn de Panamo kaj de Irako; dum lia prezidanteco, la germanoj faligis la Berlinan Muron en 1989, kaj la Sovetunio dissolviĝis du jarojn poste. Bush subskribis la Nordamerikan Liberkomercan Interkonsenton (angle North American Free Trade Agreement, NAFTA; france Accord de libre-échange nord-américain, ALÉNA; hispane Tratado de Libre Comercio de América del Norte, TLCAN), kiu kreis komercan blokon de Usono, Kanado kaj Meksiko, sed oni ne ratifikis la interkonsenton ĝis post sia foriro. Domestike, Bush malplenumis kampanjan promeson de 1988 kaj, post lukto kontraŭ la usona Kongreso, subskribis pliigon de impostoj, kiun la Kongreso promulgis. Rezulte de malforta renormaliĝo post ekonomia recesio, kune kun daŭraj buĝetaj deficitoj kaj malpliigo de fremda politiko kiel grava temo post la tiel-nomita malvarma milito, li perdis la prezidantan elekton de 1992 al la Demokrat-partiano Bill Clinton.
George H. W. Bush estas 188 cm alta, kaj pezas ĉirkaŭ 90 kg. En 1992, Bush suferis pro tiroida malsano. Bush estas episkopano.
Dum lia administrado (1989-1993) okazis:
- 1989- La krizo de la ŝparbankoj (Savings and Loan),
- 1989- La invado de Panamio- problemo kun Noriega,
- 1990- La disverŝo de petrolo el ŝipo Exxon Valdez en Alasko,
- 1991- Disfalo de Sovetio,
- 1991- Strategiaj-Armilaj Redukta Traktato (START) kun Gorbaĉov,
- 1991- Milito de la Golfo Persa- pri Irako kaj Kuvajto,
- 1992- La ago en Somalio.
Eksteraj ligiloj
- http://www.whitehouse.gov/history/presidents/gb41.html Arkivigite je 2009-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
- http://bushlibrary.tamu.edu
- http://george-bush-gulf-war.blogspot.com
- http://www.thememoryhole.org/mil/bushsr-iraq.htm
- http://www.snopes.com/politics/quotes/gulfwar.asp
Antaŭe: | 41-a Prezidanto de Usono | Poste: | |
---|---|---|---|
Ronald Reagan | 1989-1993 | Bill Clinton |