Truman-doktrino

(Alidirektita el Doktrino de Truman)

La Truman-doktrino estis politika strategio de Usono por kontraŭstari sovetian ekspansion. Ĝi estis proklamita de la tiama prezidento de Usono Harry S. Truman dum sia parolado al la Kongreso de Usono la 12an de marto 1947. En sia parolado Truman diris, ke devis esti principo de la ekstera politiko de Usono, "apogi liberajn popolojn, kiuj estas minacitaj de armitaj malplimultoj aŭ de eksteraj premoj". La Truman-doktrino iĝis la fundamento de la ekstera politiko de la prezidento kaj metis Usonon en la rolon de tutmonda policano.

Harry S. Truman (1945)

Truman faris la pledon meze de la krizo de la Greka Enlanda Milito (1946-49) en kiu kontraŭstaris monarkiistoj kaj komunistoj. Samtempe Turkio suferis premojn de Sovet-Unio, kiu celis al teritoriaj gajnoj en la strategiaj distriktoj de Kars kaj Ardahan, kaj al revizio de la regularo rilate al la Turkaj Markoloj regataj ekde 1936 per la Traktato de Montreux. Truman asertis, ke se Grekio kaj Turkio ne ricevis la helpon kiun ili urĝe bezonis, ili neeviteble falus al komunismo kun gravaj sekvoj ĉie en la regiono. Ĉar Turkio kaj Grekio estis historiaj rivaloj, estis necese helpi al ambaŭ egale, eĉ se la minaco al Grekio estis pli tuja.

La politiko de Truman gajnis la subtenon de la respublikanoj kiuj kontrolis la kongreson. Estis senditaj 400 milionoj de usonaj dolaroj, sed neniuj militfortoj, al la regiono. La efiko estis, ke la komunista minaco finiĝis, kaj en 1952 ambaŭ landoj (Grekio kaj Turkio) aliĝis al NATO, la armea alianco kiu garantiis ilian protekton.

La Truman-doktrino finis la militaliancon inter Usono kaj Sovet-Unio kaj iĝis la bazo de la amerika malvarmmilito-politiko ĉie en Eŭropo kaj en la mondo.