Kars (turke Kars; azerbajĝane Qars; kurde Qers/قەرس; armene Ղարս/Կարս) estas urbo en orienta parto de moderna Turkio, proksime de la limo kun Armenio, en provinco Kars. Tie loĝas pli ol 130 mil personoj (8.672 en 1878, 20.891 en 1897, 54.000 en 1970, 142.145 en 1990).

Kars
distrikto de Turkio • urbo • urbego • municipo
Administrado
Poŝtkodo 36000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 96 700  (2023) [+]
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 43° 6′ O (mapo)40.60777777777843.095833333333Koordinatoj: 40° 36′ N, 43° 6′ O (mapo) [+]
Alto 1 768 m [+]
Kars (Turkio)
Kars (Turkio)
DEC
Kars
Kars
Situo de Kars

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kars [+]
vdr
Loko de Kars en la mapo de Turkio
Unu el la konstruaĵoj el rusia epoko

Historio redakti

La urbo havas tre komplikan historion. Ĝi kelkfoje troviĝis en la tereno de la militoj inter la imperioj Rusia kaj Osmana. De novembro 1877 ĝis 1918 ĝi estis en konsisto de Rusio. De tiu tempo konserviĝis karakterizaj por tiutempa rusa arkitekturo brikaj konstruaĵoj.

Nemulto estas konata pri la frua historio de la urbo. Ĝi estis centro de regiono, konata kiel Vogando, kaj havis sian apartan dinastion de armenaj regantoj. Iam en la 9-a jarcento (certe ne pli poste ol 888) ĝi iĝis parto de la teritorio de armenaj Bagratidoj. En la jaroj 928–961 ĝi eĉ estis ilia ĉefurbo. Pli poste en 963 la urbo rehavis sendependecon, sed oni supozas, ke ĉi-foje ne temis pri vera sendependiĝo, sed eble nur pri aŭtonomio.

Vidindaĵoj redakti

Kars en kulturo redakti

  • Kars estas la loko de la eventoj en populara beletra romano Kar ("Neĝo") de la Nobel-premiito Orhan Pamuk.

Eksteraj ligiloj redakti