Armena katedralo de Kars

Kars Armenian Cathedral.jpg

La Katedralo de Kars, ankaŭ konata kiel la Katedralo de la Sanktaj Apostoloj (armene: Կարսի Սուրբ Առաքելոց եկեղեցի, Karsi Surb Arakeloc jekegheci; turke: Aziz Havariler Kilisesi aŭ "Preĝejo de la Dek du Apostoloj") estas iama katedralo de la Armena Apostola Eklezio en Kars, orienta Turkio. Konstruita en la mezo de la 10-a jarcento fare de la armena bagratida reĝo Abaso la 1-a (ĉ. 928-953), ĝi estis konvertita en moskeon en 1579. En la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento ĝi fariĝis rusa ortodoksa kaj poste armena katedralo. En 1993 ĝi denove estis konvertita en moskeon kaj nomiĝas Moskeo Kümbet (turke: Kümbet Camii, laŭvorte "kupola moskeo"). Ĝi nuntempe konsistas el parto de pli granda islama komplekso, kiu inkluzivas la Moskeon Evliya, la plej granda moskeo en Kars.