Evliya Çelebi (en la turka lingvo) (osman-turke: اوليا چلبي; naskiĝis en Istanbulo, la 25-an de februaro 1611 – Istanbulo, 1687) estis turka mondvojaĝanto, verkisto.

Evliya Çelebi
Persona informo
اوليا چلبی
Naskiĝo 25-an de marto 1611 (1611-03-25)
en Istanbulo
Morto 1-an de januaro 1682 (1682-01-01) (70-jaraĝa)
en Kairo
Religio islamo vd
Lingvoj Osmanida turka vd
Ŝtataneco Otomana Imperio vd
Profesio
Okupo esploristo • historiistoverkisto • vojaĝisto vd
Verkado
Verkoj Seyahatname vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La nomo redakti

Li estas jam historia figuro, tiel lia nomo estis adaptata al lokaj naciaj lingvoj. Pro tio, oni povas uzi la elparoleblan version de lia nomo: Evlija Ĉelebi en Esperanto.

Biografio redakti

Lia patro estis juvelisto de la sultana kortego, tiel li edukiĝis, plenkreskis en la kortego. Li ricevis elstaran edukadon, laŭ historiaj notoj, li kantis bele. Li vojaĝis multlande, kontaktiĝis kun multaj homoj kaj surpaperigis tiujn travivaĵojn en la ampleksa "Seyahatnâme" (Libro de la vojaĝoj).

La dek volumoj de la verkaĵo:

  1. Istanbulo kaj ties ĉirkaŭo (1630)
  2. Anatolio, den Kaŭkazo, Kreto kaj Azerbajĝano (1640)
  3. Sirio, Palestino, Kurdistano, Armenio kaj Rumelio (1648)
  4. Irako (1655)
  5. Cara Rusio kaj la Balkana duoninsulo (1656)
  6. Hungara militiro (1663/64)
  7. Aŭstra Imperio, Krimeo kaj ankoraŭfoje Kaŭkazo (1664)
  8. Grekio, ankoraŭfoje Krimeo kaj Rumelio (1667-1670)
  9. Haĝo (muslima pilgrimado) al Mekka (1671)
  10. Egiptio kaj Sudano (1672)

Sekvante la tradiciojn de la turka histori-verkado, Ĉelebi ne donis precizajn informojn kaj ofte troigis. Malgraŭ tio, lia verkaro estas grava fonto, kiu estas bone uzebla per konvena fontokritiko.