Abaso
Abaso aŭ Abanto (el la greka ἄβας, «lacerto» aŭ «patro») estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:
Abaso, reĝo de Argolando
redaktiAbaso estis la dekdua reĝo de Argo, la unua de la focea dinastio, kiu regis la landon dek unu jarojn (ekde 1510 a.K. laŭ kalkulo de la antikvaj mitologiistoj). Li estis filo de la danaidino Hipermnestro kaj de Linkeo, la nura egiptido kiu postvivis sian nuptonokton, ĉar lia edzino kompatis lin.
La vorto Abaso verŝajne venas de la ŝemida vorto por «patro». El ĝi devenas la familinomo de la Abasidoj (ἀβαντιάδης), kiu laŭlitere aludas la posteulojn de tiu ĉi reĝo, kvankam ĝi estas uzita ĉefe por kromnomi la faman heroon Perseo, pranepo de Abaso[1], Stenelon kaj reĝon Akrision[2]. Same, la vorto abasidino aperas ĉefe nur kiel alnomo de Danao, filino de tiu lasta reĝo, kaj Juturno[3][4][5][6][7][8][9][10][11][12].
Abaso estis sukcesa konkerinto, kaj fondis kelkajn urbojn, kiel Abaso (Focido)[13], sidejo de la legenda orakola templo de Abea Apolono, kaj la pelasga Argo, en Tesalio[14]. Kiam Abaso informis sian patron pri la morto de Danao, ilia eterna malamiko, li ricevis kiel kompenso la ŝildon de sia avo, dediĉita al Hero[15].
Abaso amis militon, kaj iĝis tiel timinda batalanto, ke eĉ post lia morto, la malamikoj de lia reĝa domanaro[16] ofte forfuĝis nur pro la vido de lia batalŝildo[17]. Kelkaj versioj atribuas tiun timigan efikon al magia kapablo de la ŝildo, kiun oni konservis en la templo de Hero en Argo. Pro tio, la venkinto de la Heraj ludoj ricevis kopion de tiu ĉi batalŝildo kiel premio. Vergilio[9] profitas tiun legendon por flati Cezaron: li rakontis ke Eneo pendigis la ŝildon de Abaso ĉe la enirejo de la templo de Apolono en Aktio, simbolante ke Aŭgusto, lia posteulo kaj devotulo de Apolono, venkis nur danke al la protektado de la dio kaj al la interveno de Abaso.
Kun lia edzino Aglajo (alnomita ankaŭ Okaleo), filino de Mantineo, Abaso estis patro de du ĝemeloj: Akrisio (avo de Perseo) kaj Preto[3][18]. Li ankaŭ havis filinon nomiĝintan Idomeno, kiu edziniĝis al Amitaono[19], kaj bastardan filon nomiĝintan Lirko, kiu iĝis eponimo de samnoma regiono en Peloponezo. Abaso testamentis sian reĝlandon al Akrisio kaj al Preto, ordonante ilin regi alterne. Sed tuj post lia morto, la du ĝemeloj militadis unu kontraŭ la alia, ĉar ili kvereladis jam ekde ilia restado en la patrina utero. Per tio, la klasikaj verkistoj volis simboli ke ili daŭrigis la interfratan rivalecon per kiu la argolanda dinastio estis malbenita ekde la epoko de iliaj prauloj Egipto kaj Danao. Ambaŭ fratoj priakrigis ilian kverelojn ĉefe post la verŝajna allogo de la filino de Akrisio fare de Preto kaj la rifuzo de tiu ĉi lasta transdoni la povon al sia frato post la unua vico. Finfine, post respektivaj ekziligoj kaj internaj militoj, ili decidis disdividi la landon en du regnojn.
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Argolando | Poste: |
---|---|---|
Linkeo | Abaso | Preto |
Abaso, reĝo de Eŭbeo
redaktiĈi tiu Abaso, la plej antikva, estis filo de Pozidono kaj de la nimfo Aretuzo[20], akvonimfo de fonto proksima al Kalciso. Trako laŭ naskiĝo, Abaso fondis tribon, kiun oni nomis abantanoj aŭ abantoj. Kun ili, Abaso migris al la insulo Eŭbeo, kie li iĝis reĝo de la urbo Abanto. Li estis eĉ eponimo de la tutan insulon, ĉar oni kromnomis ĝin «Abantido» de tiam[21]. Li edziĝis al Melanipo, malmulte konata rolulino, kiun oni ne devas konfuzi kun la samnoma amantino de Pozidono aŭ la filinoj de Areso aŭ Eneo. Kun ŝi, li estis la patro de Kaneto[22] kaj Ĥalkodono, kiu poste estis lia heredinto. Pere de Kaneto li estis avo de Ĥanto[23], tiu kiu klopodis ŝteli la brutaron de la libia Kafaŭro kaj estis mortigita de li pro tio. Ĥalkodono kaj sia edzino Alkiono havis ankaŭ idaron: la fratoj Kalciopo kaj Elefenoro[24].
Atena tradicio konsideras Abason filo de Kalkono, do nepo de Metiono. Krome, minoritataj versioj atribuas al li la patrecon de Alkono, Aretuzo kaj Diaso, la fondinto de la urbo Ateno en Eŭbeo[25].
Abaso gvidis eŭbean armeon en la Troja milito. Dum maljunaĝo li trovis hazardan morton fare de sia propra nepo Elefenoro: ĉi tiu lasta atestis mistraktadon fare de servisto al lia avo Abaso kaj, celante severe puni lin, li levis sian bastonon sed li glitis kaj mortbatis tiun, kiun li celis defendi. Pro tio, Elefenoro devis elpatrujiĝi el Eŭbeo[26][27][20][28][29].
Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Eŭbeo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Eŭbeo | Poste: |
---|---|---|
- | Abaso | Ĥalkodono |
Aliaj roluloj same nomiĝintaj
redaktiKrom tiuj, de la antaŭe priskribitaj, Abaso estas ankaŭ la nomo de la jenaj roluloj de la grek-romia mitologio:
- Argolanda divenisto, filo de Melampo kaj Ifianiro. Li edziĝis al la nimfo Kireno[26], kaj havis filojn kun ŝi: Kerano, la divenisto Idmono kaj Lisimaĥo[26], la edzino de Talao kaj patrino de Adrasto[30][31]. La loĝantaro de Lakedemono starigis skulptaĵon en la templo de Delfoso dediĉita al li, dankeme pro la helpo kiun Abaso donis al Lizandro[32].
- Akompananto de Perseo kiu mortigis Pelaton en kombato okaziĝinta dum la nuptofesto de la heroo[16].
- Etiopia militestro kiu estis en la kortego de Cefeo kiam Perseo ŝtonigis Fineon kaj liajn soldatojn[33].
- Akompananto de Diomedo en Italio kiu bataladis ĉe ka greka flanko en la Troja milito. Li estis unu el tiuj kuraĝaj soldatoj kiujn Afrodito metamorfoziis en cignoj kiel venĝo pro la vundo kiun Diomedo faris al ŝi. La ceteraj estis Liko, Idaso, Nikteo kaj Reksenoro.[34].
- La plej aĝa filo de Keleo, reĝo de Eleŭzo, kaj Metaniro. La diino Demetro, serĉante sian filinon, gastis ĉe la patrino de Abaso, kaj avide drinkis la akvon kiun oni ofertis al ŝi. Abaso primokis ŝin pro tio, sed la diino plenkolere aliformigis lin en lacerto kiel puno[35]. Tamen, Demetro hontis pri sia reago, kaj volis kompensi siajn gastigantojn per diigo de Demofonto, infana filo de Keleo. Dum la procezo ŝi bruligis lian morteman karnon, sed Metaniro neatendite eniris kaj terurigite haltigis ŝin, do la bebo mortis kaj la familia tragedio duobliĝis. Pliaj tradicioj atribuas tiun rakonton al alia knabo nomiĝinta Askalabo, kaj nomas lian patrinon Mismo[36].
- Defendanto de Tebo kontraŭ la ekspedicion de la Sep. Li kaj siaj filoj Kidono kaj Arguso trovis morton dumbatale, tiuj lastaj fare de Partenopeo[37].
- Ĉevalviro kiu partoprenis la nuptofeston de Piritoo kaj Hipodamio, kie komencis la fama milito inter centaŭroj kaj lapitoj[38]. Kiel ĉiuj el sia raso, li estis filo de Iksiono kaj Nefelo, nebulo al kiu Zeŭso donis formon de Hero por eviti ke Iksiono seksperfortu ĉi tiun diinon.
- Troja heroo, filo de la divenisto Eŭridamaso aŭ Erimaso kaj frato de Poliido, do posteŭlo ankaŭ de la fama Melampo. Li partoprenis la trojan militon kaj trovis morton fare de Diomedo[39].
- Plia defendanto de Trojo, mortigita siavice fare de Stenelo, kiu trapikis lian gorĝon per sia lanco[40].
- Partoprenanto en la Troja milito, ĉifoje en la greka flanko. Li mortis dum la konkero de la urbo, la unuan nokton, kaj tiel elstaris en tiu ekspedicio ke Eneo dediĉis lian batalŝildon en la templo de Ambracio[41].
- Amiko de Eneo kiu, post la malvenko de Trojo, partoprenis lian ekspedicion al Italio. Li estis kapitano de ŝipo, kiun ŝtormo devojigis for el Kartago[42].
- Plia rolulo en la Eneado. Li estis etruska aliancano de Eneo el Populonio. Laŭzo, filo de Numitoro aŭ Mekentio, mortigis lin kadre de la milito inter rutulanoj kaj latianoj[43].
Referencoj
redakti- ↑ Ovidio. Metamorfozoj, 4.673 kaj 5.138-236.
- ↑ Ovidio. Metamorfozoj, 4.607.
- ↑ 3,0 3,1 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.2.1-2.
- ↑ Heziodo. Fragmentoj, 129 kaj 135.2.
- ↑ Valerio Flako. Argonauticae, 1.451.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.12.2, 10.35.1, 16.2 kaj 25.2.
- ↑ Apolonio el Rodiso. Argonauticae, 1.77.
- ↑ Higeno. Fabulae, 14.11, 170.9-10, 244.3 kaj 273.2.
- ↑ 9,0 9,1 Vergilio. Eneado, 3.286.
- ↑ Strabo. Geographica, 9.5.5.
- ↑ Ovidio. Metamorfozoj, 4.607 kaj 673.
- ↑ Ovidio. Amoj, 3.12.24.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.35.1.
- ↑ Strabo. Geographica, 9. paĝ. 431.
- ↑ Leonhard Schmitz. Abaso, ĉe Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, vol. 1, paĝ. 1-2. Eld. William Smith, 1867 [1] Arkivigite je 2008-07-14 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ 16,0 16,1 Laŭ J.F.M. Noël, kelkaj el la landoj ĵuse konkeritaj de Abaso ribeliĝis tuj post lia morto.
- ↑ Vergilio. Eneado, 3.286.
- ↑ Higeno. Fabulae, 170.
- ↑ Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine.
- ↑ 20,0 20,1 Higeno. Fabulae, 157.
- ↑ François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
- ↑ Apolonio el Rodiso. Argonautica, 1.79.
- ↑ Verŝajne nur Valerio Flako, eble pro eraro, mencias Ĥanton kiel filo, anstataŭ nepo (Argonauticae, 1.453).
- ↑ Johano Tzetzes. Pri Likrofrono, 1034.
- ↑ Stefano el Bizanco. Athēnai.
- ↑ 26,0 26,1 26,2 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.9.13.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.35.1.
- ↑ Valerio Flako. Argonauticae, 1.453.
- ↑ Homero. Iliado, 2.536 kaj 4.464.
- ↑ Higeno. Fabulae, 14.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.43.5.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.9.
- ↑ Ovidio. Metamorfozoj, 5.126.
- ↑ Ovidio. Metamofozoj, 14.505.
- ↑ Ovidio. Metamorfozoj, 5.450.
- ↑ Antonino Liberala. Metamorfozoj, 23.
- ↑ Statio. Thebaida, 7.646 kaj 9.758.
- ↑ Ovidio. Metamorfozoj, 12.306.
- ↑ Homero. Iliado, 5.148.
- ↑ Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 11.81.
- ↑ Vergilio. Eneado, 1.5.
- ↑ Vergilio. Eneado, 1.2.
- ↑ Vergilio. Eneado, 1.120 kaj 10.428.
Literaturo
redakti- Robert Graves. The Greek Myths. Eld. Penguin, Londono, 1955 kaj Baltimore, 1955. ISBN 0-14-001026-2
- Edith Hamilton. Mythology. Eld. Mentor, Novjorko, 1942.