Johano Tzetzes
Johano Tzetzes aŭ Ioannes Tzetzes (Ιωάννης Τζέτζης, Ioannis Tzetzis, ĉirkaŭ 1110 - ĉirkaŭ 1180), bizanca verkisto kaj saĝulo, frato de la filologo Isaac Tzetzes.
Johannes Tzetzes (1110-1180) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Ἰωάννης Τζέτζης | |
Naskiĝo | 1110 en Konstantinopolo, Turkio | |
Morto | 1180 en Konstantinopolo, Turkio | |
Lingvoj | antikva greka • latina • mezepoka greka vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Isaac Tzetzes (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filologo gramatikisto ŝtata funkciulo mitologo verkisto poeto lingvisto vd | |
Laborkampo | Lingvoscienco vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Chiliades ❦ Ad Lycophronem vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li ricevis elstaran filologian edukadon kaj estis dum ioma tempo instruisto de gramatiko; poste li dediĉis sin al la literaturo, okupo kiu certigis ĉiutagan vivtenon. En siaj verkoj li parolas pri la diversaj cirkonstancoj de sia ekzistado: temas pri homo de la 12-a jarcento kiu vivas el sia literatura agado kaj kiu plendas senĉese pri sia malriĉo, kaj, serĉe de dankemo el riĉuloj kaj nobeluloj, li dediĉas al ili siajn verkojn. Li koleretas ke oni ne agnoskas taŭge liajn kapablojn kaj falis iam en tia mizero ke el liaj libroj restis al li nur unu ekzemplero de Plutarko. Pro monmanko, li ne povis disponi el la necesaj verkoj kaj devis fidi ĉefe en sia memoro, kaj tiele li faraĉis en siaj verkoj multajn fundamentajn historiajn erarojn.
Literaturo
redakti- Alexander Alexandrovich Vasiliev, Historia del Imperio Bizantino. Dua Volumo: De las Cruzadas a la Caída de Constantinopla (1081-1453).