Sep kontraŭ Tebo

Sep kontraŭ Tebo (helene Ἑπτὰ ἐπὶ Θήϐας - Heptá epí Thḗbas) estis en la helena mitologio fama militiro de sep ĉefoj kontraŭ la riĉa kaj fortikigita urbo Tebo.

Sep kontraŭ Tebo
helena mitularo
Informoj
Originala nomo Ἑπτὰ ἐπὶ Θήβας
vdr

Kaŭzoj redakti

Motivo por la militiro estis en terura okazaĵo en vivo de teba reĝo Edipo kies orakolo al li destinis, ke li fariĝos murdisto de sia patro kaj edzo de sia propra patrino. Kiam al li estis pruvite, ke li estas filo de la reĝo Laio. kiun li mortigis dum kverelo, kaj ke lia edzino Iokasto estas lia patrino, Iokasto pro despero mortigis sin kaj Edipo blindigis sin. Li perdis siajn tronon, landon kaj familion, liaj gefiloj Eteoklo, Polineiko kaj Ismeno forturnis sin de li. Nur Antigona akompanis lin eksterlanden kaj restis ĉe li ĝis lia morto.

Tebo redakti

Post foriro de Edipo ekis inter fratoj-ĝemeloj Eteoklo kaj Polineiko kvereloj pri la trono. Kun helpo de sia onklo Kreono ambaŭ fratoj interkonsentis, ke ili dividos regadon tiel, ke ĉiu el ili regos dum unu jaro, kaj ke poste li transdonos regadon al sia frato. La unua regis Eteoklo. Sed kiam la jaro finiĝis, li rifuzis regadon transdoni al Polineiko, kaj fine elpelis lin for el la lando.

Argo redakti

Polineiko serĉis sekurejon kaj komprenon en la urbo Argo kaj en la sama tempo en Argo serĉis azilon ankaŭ Tideo, filo de kalidona reĝo Oineo. Tideo, kiu estis konata kiel sovaĝa, kruela kaj senkompata batalanto, estis el Kalidono forpelita, ĉar li murdis sian kuzon. Li perdis eblon esti surtronigita post sia patro kaj serĉis liganojn, kiuj helpus al li reveni en Kalidonon.

Arga reĝo Adrasto ilin ambaŭ akceptis kaj promesis al ili ankaŭ helpon por reakiro de iliaj estintaj pozicioj. Orakolo rekomendis al Adrasto, ke li "jungu sian duradan ĉaron per apro kaj leono, kiuj interbatas en lia domo". Li ne konis signifon de la orakolo, sed baldaŭ ekkomprenis ĝin. Kiam li eniris ĉambron, estis en ĝi Tideo kaj Polineiko en akra kverelo. Tideo havis sur sia blazono apron kaj Polineiko leonon. Pli malfrue ili fariĝis fianĉoj en Argo, Tideo edziĝis al Adrasta filino Deipilo kaj Polineiko al Argeio.

Por konkeri Tebon kaj Kalidonon oni organizis armeon kaj decidis, ke la unua atakcelo estos Tebo, kiu estis pli proksima al Argo. Ĉirkaŭ tuta urbo estis firmaj muregoj kaj en ili sep pordegoj. Kontraŭ la urbo eltiris sep estroj kun siaj armeoj.

Prognozoj pri sukceso de la milito ne estis favoraj. Unu ĉeestanto, aŭguristo Amfiarao eĉ sciis, ke ĉiuj estroj, krom Adrasto, en la milito falos. Pro tio li ne volis ĉeesti la militon, sed Polineiko donacis al lia edzino raran kolringon por promeso, ke Amfiarao ĉeestos.

Militestroj redakti

  • Adrasto fariĝis estro de la tuta armeo. Li decidis, ke la unua celo estos pli proksima Tebo. Tiu urbo estis ankoraŭ ŝokita pro lastatempaj eventoj en la reĝa familio kaj ŝajnis, ke la atakantoj facile venkos. Adrasto ellogis defendantojn ekster la muregoj kaj tie igis al ili gravajn perdojn. Poste tebanoj ree foriris en la urbon kaj de tie sukcese defendis sin.
  • Kapaneo superis per fizika forto, sed bedaŭrinde li ŝatis fanfaroni kaj gloris sin, ke eĉ Zeŭso ne estas tiel forta kiel li. Tio ekkoleris Zeŭson, ke li mortigis Kapaneon per fulmobato.
  • Parthenopao estis filo de kalidona reĝo Meleagro kaj bela ĉasistino Atalanto. Li estis mortigita per ŝtonego ĵetita sur lin el la urba murego.
  • Hipomedono vivis en Argo kaj reĝo Adrasto estis lia bofrato. Lia filo estis Polidoro.
  • Amfiarao estis filo de la reĝo Oikleo, edzo de Adrasta fratino Erifilo. Ĉar li regis aŭguradon kaj sciis, ke dioj ne subtenas la militon, li ĉeestis nur pro impetado de sia edzino Erifile kaj fakte en la bataloj falis.
  • Tideo estis la ĉefa impulsanto al la milito. Malgraŭ sia malgranda statuo li estis kutime en bataloj tre sukcesa.
  • Polineiko estas en iuj fontoj nomata kiel la sepa estro. Aliaj fontoj ne prezentas lin kaj nomas Eteokloson. Polineiko kaj lia frato Eteoklo konfrontis sin en interbatalo kaj ambaŭ pereis en ĝi.
  • Eteokloson, kiu estis filo de la heroo Hipomeno kaj ĉasistino Atalanto, tebanoj ĵetis el muregoj kaj mortigis.

Evoluo de la milito redakti

Tebanoj ĉiujn militpreparojn zorgeme sekvis kaj preparadis sin por defendo de sia urbo. Kiam la atakantoj venis, eksciis ke konkeri la urbon ne estos facila afero. Ĉiu militestro ricevis taskon ataki unu el la sep pordegoj. Tamen bataloj ne estis por atakantoj sukcesaj. La unua en la milito pereis Kapaneo, post li Parthenopao, Tideo, Hipomedono, Polineiko kaj la lasta mortis Amfiarao. Tebanoj, estritaj de Kreonto kuratakis postrestitajn argeanojn kaj devigis ilin fuĝi. El la estroj restis nur Adrasto, kiu fuĝis per sia flugilhava ĉevalo.

Tiel malglore finiĝis la fratomortigema militiro kontraŭ Tebo, tragika kaj superflua. La urbo en tiu ĉi milito venke defendis sin. Posteuloj de la "Sep kontraŭ Tebo", nomataj Epigonidoj post dek jaroj la militiron ripetis, la urbon konkeris, pordegojn kaj muregojn detruis. Filo de Adrasto, Egialeo, en tiu ĉi milito falis kaj Adrasto mortis pro bedaŭro.