Tideo (helene Τυδεύς, latine Tydeus) estas en la helena mitologio filo de la kalidona reĝo Eneo. Lia patrino estis la dua edzino de la reĝo Periboia.

Tideo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Oineo
Patrino Gorge
Edzo/Edzino Deipyle
Infanoj Diomedo • Abdera • Comaetho
vdr

Li estis ankoraŭ tro juna, kiam en kolera kverelo mortigis du siajn parencojn kaj devis pro tio Kalidonon forlasi. Rifuĝis en Argolando, kie akceptis lin tiama reĝo Adrasto tiel amike, ke post iu tempo Tideo fariĝis edzo de la reĝa pli juna filino Deipilo. Tiu pli poste donis al li filon nomatan Diomedo, kiu fariĝis unu el herooj de la Troja milito.

En la sama tempo aperiĝis en Argolando Polineiko, filo de la teba reĝo Edipo. Tio estis en nekvieta tempo, kiam blinda Edipo, post publiko de gravaj sortoplenaj kulpigoj estis ekziligita fare de la homoj kaj siaj filoj el riĉa kaj fortikiĝinta Tebo. Foriris en ekzilon akompanata nur de la filino Antigono. Inter Polineiko kaj lia frato Eteoklo eksplodis kverelo pri posteiĝo. Eteoklo kaj lia onklo Kreono elpelis Polineikon el Tebo kaj tiu serĉis en Argolando liganojn por reakiro de siaj rajtoj. La reĝo Adrasto akceptis lin same kiel pli frue Tideon, edziniĝis al Polineiko sian duan filinon Argeia. Poste ambaŭ bofiloj persvadis Adraston, ke li helpu al ili rekonkeri iliajn urbojn. Estis interkonsentite ke la unua estos konkerata Tebo kaj poste Kalidono. Por milito konata kiel Sep kontraŭ Tebo estis kolektiĝinta militistaro kun sep bravaj batalantoj fronte. Krom Adrasto, Tideo kaj Polineiko ĉeestis Kapaneo, Hipomedono, divenisto Amfiarao kaj Partenopaio.

Sed ilia ekspedicio alportis katastrofon al ili, ĉiuj herooj antaŭ pordegoj de Tebo falis, postvivis nur Adrasto. Falis ankaŭ Tideo, malgraŭ forta gardado de diino Atena. Li estis vundita de teba batalanto Melanipo, kiun tuj poste mortigis Amfiarao. Li dehakis Melanipan kapon kaj portis ĝin al Tideo por ke li per gluto de malamika cerbo savu sian vivon. En tiu momento proksimiĝis diino Atena, sed kiam ŝi vidis tiun malagrablan scenon elverŝis teren magian rimedon, kiu povus savi Tidean vivon. Tideo sekve de la vundo en doloroj mortis. Tebo defendis sin venke, sed ne por longe. Post dek jaroj filoj de famaj konkerantoj organizis ekspedicion de Epigonoj (Posteuloj). Ĉi foje falinto estis nur filo de Adrasto, la ceteraj postvivis. Pordegoj de Tebo estis rompitaj, la muregoj detruitaj kaj la urbo humiligita.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Týdeus en la ĉeĥa Vikipedio.