Kapaneo

Regxo de la helena mitologio

Kapaneo (helene Καπανεύς, latine Capaneus) estas en la helena mitologio unu el la komandantoj en la milito nomata Sep kontraŭ Tebo.

Kapaneo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Alector
Patrino Astynome
Edzo/Edzino Evadno
Infanoj Sthenelus son of Capaneus
vdr
Sceno el tragedio de Esĥilo Sep kontraŭ Tebo: Kapaneo suprengrimpas la urban muregon por faligi la reĝon Kreonon, kiu rigardas batalejon - pentraĵo proksimume el la jaro 340 a.Kr.

Kapaneo elstaris per sia fizika forto, sed lia malbonŝanco estis, ke li ŝatis fanfaroni. Post kiam li grimpis muregon de la urbo li eĉ diris, ke nek la plej alta dio Zeŭso per sia fortego eklipsos lin en konkerado de Tebo. Tio kolerigis Zeŭson. Li per sia fulmo faligis Kapaneon ĝuste en momento, kiam li preparis sin salti en la urbon. Tiel li fariĝis la unua falinto en tiu ĉi milito.

Post la milito oni lian korpon ceremonie forbruligis sur stako. Tien al li ĵetis sin ankaŭ lia funebranta edzino Eŭadno. Ili estis gepatroj de Stenelo, kiu kun ceteraj Epigonoj (posteuloj) post dek jaroj konkeris Tebon.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kapaneus en la ĉeĥa Vikipedio.