Hipomeno

En la helena mitologio, Hipomeno, literumita ankaŭ Hipomenes (Ἰππομένης), konata ankaŭ kiel Melanion (Μελανίων), aŭ Meilanion (Μειλανίων),[1] estis filo de arkadia Anfidamante,[2] aŭ de Megareo [3][4] kaj edzo de la heroino Atalanta. Li estas konata kiel unu el la disĉiploj de Ĥirono kiu superis la ceterajn per malfacilaj defioj.[5]

Hipomeno
Atalanta kaj Hipomeno, Guido Reni, ĉ. 1622–25.
Atalanta kaj Hipomeno, Guido Reni, ĉ. 1622–25.
rolulo de helena mitologio
Informoj
Eble sama Melanion
Sekso vira
Patro Megareus of Onchestus
Patrino Merope
Edzo/Edzino Atalanta
Infanoj Partenopeo
vdr
Fontano Cibeles en Madrido, kun la ĉaro trenita de Atalanta kaj Hipomeno, jam konvertitaj en leonoj.

Atalanta, ankaŭ de greka mitologio, estis belulino kaj havis multajn admirantojn. Sed ŝi pri viroj ne multe sopiris kaj pri edziniĝo ankaŭ ne. Kiam ŝia patro promesis trovi al ŝi taŭgan fianĉon, ŝi kondiĉis edziniĝi al tiu, kiu venkos ŝin en kurado. Kiu malvenkos, mortos. Kaj estis vico da ili. Nur Hipomeno, (konata ankaŭ kiel Melanio, nomo eble derivita el melon, greka vorto kaj por "pomo" kaj por frukto ĝenerale),[6] filo de greka reĝo, helpe de la diino Afrodito venkis. Li ricevis de la diino tri orajn pomojn, kiujn dumvoje forĵetadis kaj Atalanta detenis sin kolektante ilin. Sed Atalanta tamen ne edziniĝis al Hipomeno. Kiam ili ĉirkaŭbrakis unu la alian en arbara templo, dioj punis ilin pro profano de la sanktejo kaj ŝanĝigis ilin en sovaĝajn bestojn, verŝajne en leonojn. Laŭ aliaj versioj la venko de Hipomeno estis premiita per pariĝo.[7]

Laŭ diversaj versioj, Atalanta kaj Hipomeno vivis feliĉaj dum ioma tempo, ĝis ilia konverto en leonoj fare de Cibelo kiel puno pro seksumado en unu de ŝiaj temploj kiam ili eniris tien survoje ĉe Hipomeno (la antikvaj grekoj miskredis, ke la leonoj ne povis pariĝi kun leonoj, sed nur kun leopardoj). Ovidio kaj Servio sugestis, ke Hipomeno estis forgesinta pagi la omaĝon kiun li estis promesinta al Afrodito pro ŝia helpo kaj, kiel konsekvenco, dum ilia estado en la templo de Cibelo, Afrodito sendis al ili volupton, kiu rezultis en seksumado, kio certe kolerigos Cibelo-n. Pro tio ĉu Cibelo (ĉu Zeŭso mem, laŭ Higino) transformis ilin en leonoj. Post la konverto, ŝi ligis ilin al sia propra ĉaro por ke ili tiru. Servio egaligas tiun ĉaron de Cibelo al la propra Tero mem.

El tiu rakontaro, aperas la du amantoj reprezentataj kiel leonoj en la Fontano Cibelo de la Placo Cibelo, en Madrido, kaj en la Fontano Cibelo de Meksikurbo.

Notoj redakti

  1. Vidu:
    • «Melanion»: Mitologia Biblioteko 3. 9. 2. Paŭzanio: Priskribo de Grekio 3. 12. 9.
    • «Meilanion»: Ksenofono: Cinegetiko 1. 2 kaj 7.
    • «Hipómenes»: Teokrito: Idilioj 3. 40. Eŭripido: Biblioteko l. c., nesurvivinta verko.
    • Tamen, Ovidio (Ars Amatoria 2. 188) kaj Propercio (Elegioj 1. 1. 9) citas «Milanion», kiu ŝajnas la latina formo de «Meilanion». Eble Melanion (filo de Anfidamante) kaj Hipomeno (filo de Megareo) estis du apartaj roluloj kun simila rolo.
  2. Mitologia Biblioteko 3. 9. 2
  3. OVIDIO: La metamorfozoj 10. 605.
  4. Megareo: Μεγαρέας.
  5. Cinegetiko 1. 2 kaj 7.
  6. Ruck, Carl; Staples, Blaise Daniel (2001). The Apples of Apollo, Pagan and Christian Mysteries of the Eucharist. Durham: Carolina Academic Press. pp. 64–70. ISBN 978-0-89089-924-3.
  7. Wasson, R. Gordon (1968). Soma: Divine Mushroom of Immortality. Harcourt Brace Jovanovich. p. 128. ISBN 978-0-15-683800-9.