Ars Amatoria

poemo far Ovidio

Tiu ĉi artikolo traktas latinan verkon el la komenco de la AD "Ars Amatoria". Se vi celis la libron "Die Kunst des Liebens" fare de Erich Fromm, vidu La Arto de amo (libro).


Titolpaĝo de moderna eldono de Ars amatoria, Frankfurto, Kempffer, 1644.

La Ars Amatoria (Arto de Amo) estas instruema serio de elegioj en tri korpusoj de la antikvromia poeto Ovidio. Ĝi estis verkita en la jaro 2 p.K. Ĝi temas pri instruado de bazaj kapabloj kaj teknikoj por rilatoj inter viroj kaj virinoj.

La unua libro de Ars Amatoria rakontas kie kaj kiel oni povas fari kaj konservi amrilatojn, ke viro trovu virinon. La dua libro estas gvidilo por viroj, kiu konsilas kiel konservi la lojalecon de virino kaj teni ŝin ĉe kaj por li. La tria libro konsilas virinojn pri kiel akiri kaj teni la amon de viro, tio signifas trovi la plej facilan kaj sekuran vojon al la koro de viro.

Ĉiuj ĉi verkoj estis ekstreme sukcesaj. Poste aperos la Remedia Amoris: instruo kiel seniĝi de ne plu bezonata amant(in)o.

La unua libroRedakti

En la unua libro la parolanto metas nin en cirkonteatron, kie la amanto (amator) povas renkonti la amaton (puella, knabino) [1]. Li klarigas kiel flirti kun la knabino observante la ĉara konkurson [2]. La parolanto konsilas la amanton laŭte ĝojkrii por la sama ĉaro, kiun la knabino ŝatas. La etoso de la konsilo de la parolanto estas etoso de trompo kaj mensogo [3].

Poste, la parolanto mem jam sekvas siajn proprajn konsilojn [4]. Li argumentas ke ĉiu virino cedos ĉar la seksa deziro ĉe virinoj estas pli forta ol ĉe viroj. Li pruvas sian aserton donante liston de mitologiaj virinoj kiuj agis laŭ tiu ĉi instinkto [5]. Li donas kiel detalan ekzemplon la historion de nimfo Pazifao, kiu enamiĝis virbovon kaj naskis la Minotaŭron [6]. La forta libido de Pazifao supozeble pruvas la fortan seksan deziron en ĉiuj virinoj, kaj la parolanto asertas ke la virinoj en Romo de tiu periodo ne estas esceptaj. Li plue konsilas sian studenton, la amanton, larmante turni sin al sia amatino kaj tiel petegi ŝin aŭskulti lin.

Ĉe la fino de la unua libro la parolanto instruas ke la amanto povas uzi forton por gajni knabinon [7]. La parolanto asertas, ke la virinoj efektive volas esti seksperfortitaj, kaj por pruvi tion li denove donas ekzemplon el la mitologio; La seksperforto fare de Aĥilo al Deidamio [8].

La dua libroRedakti

En la dua libro la parolanto deklaras ke amo, kaj tiel ĉi tiu verkaĵo de Ovidio, estas pli grava ol la verkoj de Heziodo kaj Homero [9]. Ĉi tiu libro, kiel menciite, temigas la demandon kiel konservi la lojalecon de virino, post kiam la amanto atingis ĝin. La parolanto klarigas al la amanto kiel plifortigi kaj establi la rilaton kun knabino. Ĉe la fino de la libro estas sugesto por scenaro en kiu la knabino malsaniĝas [10]. En tia okazo, la amanto devas atenti kaj bone prizorgi ŝin, por ke li tiam ricevu de ŝi rekompencon pro siaj agoj. La parolanto konsilas lin trakti ŝin kun kisoj, ne medikamentoj, kaj asertas ke la amara medikamento igos ŝin malami lin [11].

Poste venas la afero pri la malfideleco de la amanto, kaj la parolanto konsilas al li silentigi ĉi tiun tutan aferon kaj ne paroli pri ĝi [12]. Li tiam instruas al li kiel konduti en la lito. Fine de ĉi tiu libro la parolanto deklaras, ke nun ankaŭ la virinoj volas, ke li konsilu ilin, kaj ke li priparolos tion en sia venonta libro [13].

La tria libroRedakti

La tria libro estas libro de konsiloj por virinoj, kies ĉefa temo estas respondi la demandon - kiel trakti aferojn de amo, kaj fakte rilatas pli al la vira intereso kaj malpli al la ina [14]. Laŭ Ovidio, virinoj sendube volas konsilojn pri kiel aspekti alloga, kaj la parolanto konsilas ilin pri kiel uzi beligajn produktojn [15]. Li unue konsilas kiel virino prezentu sin publike. Li daŭrigas paroli pri la plej modaj hararanĝoj, vestaĵoj kaj kosmetikaĵoj.

Poste liaj konsiloj eĉ atingas la poziciojn kie la virino devas esti en lito por aspekti alloga [16]. La parolanto tiam konsilas la knabinon, ĉar li konsilas virojn en antaŭaj libroj, kie ŝi povas trovi seksan partneron [17], kiel tenti kaj gajni lin [18], kaj finfine kiel reteni lin interesita [19].

Fine estas klarigoj pri kiel knabino devus konduti ĉe festeno kaj simpozio kaj kiam ŝi amindumas [20].

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. L 1. p 89- 134.
  2. L 1 p. 145- 146.
  3. N. Holzberg, 1998, p. 95.
  4. L 1 p. 263.
  5. L 1 p. 282- 344.
  6. L 1 p. 289- 326.
  7. L 1 p. 659- 660.
  8. N. Holzberg, 1998, pp. 95-98.
  9. L 2 p. 1- 20.
  10. L 2 p. 315- 336.
  11. L 2 p. 373- 492.
  12. L 2 p. 703- 732.
  13. L 2 p. 745- 746.
  14. N. Holzberg, 1998, p.104.
  15. L 3. 101- 250.
  16. L 3. 101- 132.
  17. L 3. 381- 432.
  18. L 3. 433- 524.
  19. L 3. 525- 746.
  20. L 3. 747- 808.