Kiel kiso estas kutime markata tuŝo per lipoj de du personoj. Sed kisi eblas ankaŭ aliajn partojn de korpo, pli da kisoj estas poste kisado.

Bildon Kiso pentris en la 19-a jarcento Francesco Hayez

Ĝi estas esprimmaniero konata en tre multaj kulturoj. La signifo de kiso, precipe se en la publiko, estas tamen kulture diferenca.

La diversaj eblaj signifoj (funkcioj) de kiso inkluzivas la jenajn:

  • Afineco
  • Saluto
  • Estimo
  • Volupto

Kisoj estas uzataj ankaŭ kiel eroj de ludoj kaj dancoj, ekzemple en la inter esperantistoj tre konata danco La Bamba.

Franca kiso redakti

Franca kiso estas akto, dum kiu en la kisadon aliĝos ankaŭ lango, kiu enpenetros en la buŝon de partnero. Ĝi estadas markata kiel analogio de koito.

Vidu ankaŭ redakti