Lipo
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Lipo (apartigilo) |
Lipo (en latina labia oris) estas ĉiu el la du moveblaj karnorandoj de la buŝaperturo, kiu kovras la dentojn kaj helpas la homan parolon.
Lipoj | |
---|---|
Lipoj
| |
latine | labia oris |
Fari diklipon signifas montri malkontentiĝon, antaŭenigante la lipojn (buŝpintigi, lipmieni).
La virinoj ofte farbigas la lipojn por akiri belecon. Kelkaj riĉaj virinoj eĉ dikigas, operacias la lipojn por altiri pli grandan seksan atenton.
Filtrumo aŭ philtrum (en latina philtrum, en greka φίλτρον filtron) estas vertikala sulko inter nazo kaj supra lipo (PIV). Ĝi estas limigita de du malaltaj krestetoj en la haŭto kiu ĉirkaŭas ĝin.
BotanikoRedakti
Lipo estas la supra aŭ la suba malsupren-kliniĝanta parto de gamopetala korolo, precipe labiacoj (nomata ankaŭ lipacoj) kaj skrofulacoj. (labio estas la suba lipo de labiata korolo)
EsprimoRedakti
Vidu ankaŭRedakti
ProverboRedakti
Ekzistas pluraj proverboj pri lipo/j en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Bruligi al si la lipharojn. ” „ De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis. ” „ La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo. ”