Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun festo.

Festeno estas luksa kaj abunda manĝo kun aparta nombro da partoprenantoj, ekzemple okaze de edziĝo. En antikva Grekio festeno estis baza elemento de la socio kaj estis kadro de tiurilata literaturo, ekzemple "La festeno de Platono". La tradicia festeno Lūʻau en Havajo estas kombinaĵo de manĝo, muziko kaj la fama danco hulahulo.

Festeno ĉe Wierzynek, pentraĵo de Bronisław Abramowicz, 1876

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti