Polidekto (helene Πολυδέκτης, latine Polydectes) estis en la helena mitologio reĝo sur insulo Serifo. Li ludis nefaman rolon en okazaĵo de la heroo Perseo.

Polidekto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Magno
Patrino Cerebia
Gefratoj Dikto
vdr

Kiam la belan Danaon, filinon de argea reĝo Akrisio, tentis loge la plej alta dio Zeŭso en formo de la ora pluvo, malgraŭ ĉiuj protektaj disponoj, kaj ŝi naskis filon Perseon, ŝia patro pune ĵetigis ilin ambaŭ en kestoŝrankon kaj tiun ĵetigis en maron. La ĉefa kaŭzo de tiu ĉi krueleco estis ke orakolo antaŭdiris al la reĝo morton el mano de sia propra nepo. Feliĉe savis ilin ankoraŭ vivajn fiŝisto Dikto, frato de serifa reĝo Polidekto. La reĝo akceptis ilin karese kaj gasteme kaj donis al ili ĉiun zorgon kaj al Perseo edukon kaj klerigon. Polidekto trudiĝis al Danaa, klopodis pri edzeco, sed ŝi daŭre rifuzis lin. Li ankaŭ provis tenti ŝin perforte, sed Perseo defendis ŝin. Por ke li forigu Perseon, komencis la reĝo dubigi lian dian devenon, petis pruvojn kaj proponis malfacilan, rekte superhoman taskon: mortigi Gorgonon Meduzan kaj pruve alporti ŝian kapon. Perseo la taskon akceptis, forvojaĝis longan vojon, trovis Meduzon kaj helpe de dioj kaj miraklaĵoj sukcesis dehaki ŝian kapon. Kun ĝi li revenis Serifon. Trovis patrinon kaŝitan kontraŭ atakoj de Polidekto en Zeŭsa templo, gardata de armituloj, por ke ŝi ne povu fuĝi. La reĝon li trovis festenantan, trankvilan, en konvinko, ke Perseo jam ne vivas. Surprize rigardis lin, sed provokis plu, ke Perseo estas mensogulo, ke li ne renkontis Meduzon. Diris, ke Perseo montru al li la kapon. Tio okazis. Polidekto kaj liaj kunuloj en tiu momento inversiĝis en ŝtonojn. Perseo liberigis la patrinon, regadon super Serifo transdonis al la reĝa frato Dikto kaj revenis en sian naskiĝurbon Argon.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Polydektés en la ĉeĥa Vikipedio.