Serifo

streketo aldonita ĉe fino de litero en tiparo
Senserifaj tipoj
Serifaj tipoj
Serifoj ruĝe markitaj

Serifo, ankaŭ nomata "kalkano", estas malgranda transversa streketo ĉe la finaj partoj de iuj tipoj (literoj, ciferoj kaj signoj) en tipografio. Tiujn tipojn oni nomas "serifaj tipoj", kontraste al "senserifaj tipoj", kiuj ne havas serifojn (vidu la bildon).

Ekzemploj de serifaj tiparoj estas: Bodoni, Century Schoolbook, Clarendon, Courier, Garamond, Kuriero, Palatino, Rockwell, Times ...

Ekzemploj de senserifaj tiparoj: Antique Sans, Arial, Helvetica, Svisujo, Verdana...

Uzado redakti

 
Ekzemplo de populara senserifa tiparo: Verdana

En la tradicia presado serifaj tipoj estas uzataj por la ĉefa teksto, ĉar ili estus pli facile legeblaj ol la senserifaj specoj. Senserifaj tipoj estas uzataj por pli mallongaj tekstopartoj, ekzemple por titoloj, enkondukoj, k.s. En Eŭropo senserifaj tiparoj estas iom pli kutimaj ol en norda Ameriko, sed restas tamen malpli oftaj ol la serifaj.

En interretaj paĝoj senserifaj tipoj estas pli kutimaj. Vidu ekzemple la retpaĝojn de Monato en kiuj nur la senserifa tiparo Verdana estas uzata.

Praktiko redakti

Oni povas argumenti, ke la uzo de serifoj estas afero de gusto. Tamen ekzistas kelkaj praktikaj konsideroj. Ekzemple la minuskla litero "l" (la unua litero de "lando") kaj la majuskla litero "I" (la unua litero de "Italio") estas identaj en multaj senserifaj tiparoj, kio povas kaŭzi konfuzojn por tekstrekonaj programoj, kiuj ekzemple ne rekonas, kiuj estas la unua kaj kvara literoj de "Italio". Kaj preter ĉiutaga teksto, ankaŭ la vertikala streko "|" tro similas al "l" (minuskla L) kaj "I" (majuskla i).

En neproporciaj tipoj, tio estas tipoj, kiuj ĉiuj estas samlarĝaj, longaj serifoj estas uzataj por plilarĝigi mallarĝajn literojn kiel "i" kaj "l".

Nelatinaj skribsistemoj redakti

 
Ĉinaj karaktroj, jen sen jen kun serifoj (鱗)

Serifoj rolas ankaŭ en tiparoj de aliaj alfabetoj kaj eĉ ideografiaj skribsistemoj, ekzemple en la karaktraro uzata por skribi la ĉinajn kaj japanan lingvojn.