Numitoro Silvius estis en romia mitologio reĝo de Alba Longa, avo de Romulo kaj Remo. La reĝan regadon Numitoro heredis post sia patro, reĝo Prokas, sed estis detronigita de sia frato Amulio. Amulio Numitoron repudiis, siajn nevojn murdis kaj la nevinon Rhean Silvian devigis fariĝi vestala virgulino, per kio li provis malebligi, ke ŝi havu infanojn, ĉar vestalaj virgulinoj devis resti virgulinoj. Sed Rhea Silvia havis ĝemelojn kun dio Marso - Romulon kaj Remon. Koleriĝinta reĝo Amulio metigis Rhean en prizonon kaj ordonis ambaŭ knabojn dronigi en rivero Tibero. Sed la rivero estis ĝuste elbordiĝinta, kaj pro tio la servantoj metis korbon kun la knaboj sur marĉiĝintan randon de la rivero. La akvo pli malfrue cedis kaj knabojn trovis lupino, kiu al ili suĉigis sian propran lakton. Trovis ilin paŝtisto (laŭdire nomata Faŭstulo) kaj prenis ilin en stalon al sia edzino Laŭrentio, kiu edukis ilin. Kiam la knaboj plenkreskis ĉasadis bestojn kaj surprizatakadis rabistojn. Akiritan rabaĵon dividadis inter paŝtistoj. Dum unu festo estis la grupo surprizatakita, Remo kaptita kaj transdonita al Amulio. Pli poste li venis al sia avo Numitoro kaj ili pli malfrue kune venĝis kontraŭ Amulio. Remo salutis sian avon Numitoron kiel reĝon kaj transdonis al li regadon. Romulo kaj Remo volis ankaŭ regi kaj pro tio decidis fondi sian propran urbon. Sed okazis inter ili fratmortiga batalo kaj novan urbon fondis Romulo, laŭ kiu la urbo estis nomata - Romo.

Numitoro
mita reĝo • fikcia homo rigardita kiel nefikcia
Informoj
Sekso vira
Nacieco Alba Longa
Loĝloko Alba Longa
Okupo politikisto
Patro Procas
Patrino nekonata valoro
Gefratoj Amulio
Edzo/Edzino nekonata valoro
Infanoj Rhea Silvia • Lausus
vdr
Marso kaj Rhea Silvia sur bildo de P. P. Rubens.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Numitor en la ĉeĥa Vikipedio.