Rhea SilviaRea Silvia estis laŭ romia mitologio reĝa filino kaj patrino de Romulo kaj Remo, kiujn ŝi naskis kun dio Marso. Ŝian nomon portas asteroido Sylvia kaj kratero sur asreroido Vesta.

Rhea Silvia
legendary human figure
Informoj
Sekso ina
Nacieco Alba Longa
Okupo priestess • Vestalo
Patro Numitoro
Patrino nekonata valoro
Gefratoj Lausus
Edzo/Edzino Tiberinus
Kunulo Marso
Infanoj Romulus • Remus • Romulo kaj Remo
vdr
Marso kaj Rhea Silvia de P. P. Rubens

Laŭ legendo Rhea Silvia estis filino de Numitoro Silvio, reĝo de Alba Longa. Vestalino ŝi fariĝis pro volo de sia onklo Amulio, kiu ŝian patron detronigis kaj mortigis liajn du filojn. Kiel vestalino Rhea Silvia restu seninfana, por ke nek ŝiaj posteuloj povus venĝi. Spite al tiu ĉi dono estis Rhea Silvia loginstigita de dio de milito Marso. Ŝi akuŝis ĝemelojn Romulo kaj Remo. Kiam tion eksciis ŝia onklo entombigis ŝin vivanta. Ŝiajn filojn ordonis mortigi. Sed servisto, komisiita per tiu ĉi tasko, flosigis ilin en banujeto sur Tibero kaj tie trovis ilin rivera dio Tiberino. Tiu zorgadon pri ili transdonis al lupino. Sammomente savis ankaŭ Rheon Silvion kaj edziniĝis al ŝi.

Laŭ aliaj fontoj estis Rhea Silvia, pezigita per alligita ŝtono, ĵetita en Tiberon. Sed kompatis ŝin rivera dio, edzinigis ŝin kaj donis al ŝi eternan vivon. Laŭ la samaj fontoj estu al Tibero ofenditaj ankaŭ infanoj de Rhea Silvia. Sed realigantoj ne povis trovi lokon de kiu ili povu atingi torenton de la rivero. Tibero tiutempe elbordiĝis en inundon kaj realigantoj forigis infanojn en unu el inundlagojn kun supozo, ke malaltigonta rivero prenos ilin kune kun si. Ne tiel okazis. La rivera dio ilian intencon trarigardis kaj la infanojn de morto savis.

Signifa roma historiisto Titus Livius en sia verko "Historio de fondo de la urbo" "Ab urbe condita" tute malferme allasas, ke Rhea Silvia estis perfortita kaj ke patro povis esti ĉiu ajn. Po ke ĝi estu pli honora, ŝi povus la kulpon imputi al dio. Kiam poste la knaboj pereiĝu en la rivero, estis savitaj de lupino, de kiu ilin paŝtisto Faŭstulo (Titus Livius lian nomon pridubas) donis en stalon al sia edzino Larentia, kiu edukis ilin. Same Titus Livius allasas, ke la vorto "lupino" povus esti kaŝnomo de la virino signifanta la samon kiel amoristino".

Nomon de Silvia portas planedeto 87 Sylvia laŭ Rhea Silvia, kaj laŭ ŝiaj filoj Romulo kaj Remo estis post siaj malkovroj nomitaj ambaŭ ŝiaj lunoj.

Koherantaj artikoloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rhea Silvia en la ĉeĥa Vikipedio.