Laŭ la helena mitologio, la Nereidoj estis la 50 filinoj de Nereo kaj Doriso.

Nereidinoj
helena mitularo
Informoj
Patro Nereo
Patrino Doris
Gefratoj Nerites
vdr
Tetiso forrabita de Peleo

Inter la plej famaj nereidinoj estis la nimfo Tetiso, nepino de la titanino same nomita Tetiso. Ŝi edziniĝis kun Peleo. Ŝi naskis Aĥilon. Por doni al sia bebo senmortecon, ŝi enakvigis lian tutan korpon en la Stikson , sed bedaŭrinde, ŝi ne mergis la tendenon de lia kalkano.

Galateo, Gustave Moreau

Galateo estis alia fama nereidino. Polifemo, unu el la Ciklopoj enamiĝis en ŝin. La Ciklopoj estis gigantoj kun unu sola okulo meze de la frunto. Galateo unue rifuzis ami lin, ĉar li estis tre malbela. Tamen kiam ŝi aŭdis, ke li estas la filo de Pozidono, ŝi kelkfoje vizitis lin, kaj de li havis tri infanojn.

Doris portas la torĉojn al la geedziĝfesto de Pozidono kaj Amfitrito

Amfitrito estis alia nereidino. Dum kiam ŝi ludis sur la strando, Pozidono vidis ŝin, kaj enamiĝis en ŝin. Sed ŝi fornaĝis kaj rifuĝis ĉe Atlaso. Li serĉis kaj trovis ŝin. Li sendis delfenon, kiel mesaĝiston. Ĝi persvadis ŝin pri la sincera amo de Pozidono. Ŝi edziniĝis, kaj fariĝis diino de la maro. Nuntempe la Delfeno naĝas kiel konstelacio en la nokta ĉielo.

Pro la ĵaluzo de la nereidinoj koncerne Kasiopeon, okazis dramo en la vivo de Andromedo. Sed bele finis la rakonto ĉar Perseo savis ŝin kontraŭ la marmonstro Keto.

Vidu ankaŭ redakti