Okaleo (mitologio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Okaleo.

Laŭ la helena mitologio, OkaleoOkalejo (el la greka Ὠκάλεια) estis filino de Mantineo kiu ediziniĝis al Abaso, reĝo de Argolando[1]. Ŝi estis la patrino de la ĝemeloj Akrisio kaj Preto, eternaj malamikoj eĉ antaŭ sia naskiĝo kaj postaj regantoj de kelkaj urboj en la argolanda valo. Kelkaj minoritataj verioj aldonas plian filon,Lirko, kaj filinon nomiĝintan Idomeno.

Okaleo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Mantineo
Edzo/Edzino Abaso
Infanoj AkrisioPreto
vdr
Mapo de la antikva Beotio. Okaleo estis proksima al gravaj urboj kiaj Alakomeno au Aliarto.

Multaj verkistoj, tamen, asertas ke la nomo de la edzino de Abaso estis Aglajo, kvankam temas pri la sama rolulino[2]. La mitologiistoj sugestas ke Okaleo eble estis kromnomo de Aglajo, kiu aludis la beotian urbon Okaleon, sufiĉe proksima al Mantineo, do ĝi estus logike laŭ la eponima nomigado. Tiu setlejo iĝis poste fama, ĉar Heraklo loĝis tie kelkan tempon[3] kaj ĉar ĝia loĝantaro partoprenis la trojan militon[4].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Eŭripido. Oresto, 953.
  2. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.24.
  3. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.69-70.
  4. Homero. Iliado, 2.