Mantineo (mitologio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologiaj roluloj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Mantineo.

Mantineo (el la greka Μαντινέας) estis la nomo de du roluloj de la helena mitologio:

  1. Patro de Aglajo, la edzino de Abaso kaj patrino de la ĝemeloj Preto kaj Akrisio. Tre eble li estis fondinto aŭ almenaŭ eponimo de samnoma urbo en Arkadio, ĉar sufiĉe proksime al ĝi troviĝis la setlejo Okaleo, kaj tiel oni kromnomis la filinon de Mantineo[1].
    Zeŭso aliformigas reĝon Likaonon en lupon, kiel puno pro lia malpia vivo kaj tiu, de lia idaro, inter ili, Mantineo. Gravuraĵo de Virgil Solis por Metamorfozoj de Ovidio.
  2. Unu el la kvindek filoj de Likaono, reĝo de Arkadio. Li fondis la vilaĝon Ptoliso, en Arkadio, dum sia ekzilo el la gepatra hejmo[2]. La likaonido forfuĝis pro timo al la venĝo de Zeŭso, ĉar la dio aliformigis lian patron kaj detruis lian palacon kiel puno pro la malvirta vivo de la reĝo kaj lia idaro[3][4]. Pro konfuzo de ambaŭ roluloj, tiu ĉi Mantineo estas ofte prezentita kiel fondinto de la samnoma urbo.
Mantineo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Likaono
Infanoj Okaleo
vdr

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.2.1.
  2. Tiu urbeto estis, kune kun aliaj setlejoj najbaraj, la origino de la urbo Mantineo
  3. Pseŭdo-Apolodo. Mitologia biblioteko, 2.8.1.
  4. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.8.4.