Malfermi la ĉefan menuon

Melampo (helene Μελάμπους, latine Melampus) estis en la helena mitologio fame konata divenisto kaj kuracisto. Liaj gepatroj estis Amitaono el Jolko kaj lia edzino Edomeno.

Melampo estis nepo de Kreteo, fondinto de Jolko. Li estas tenanto de kelkaj interesaj unuaecoj:

  • estis la unua mortonto, kiu regis divenistajn kapablojn,
  • la unua entreprenadis medicinan praktikon,
  • la unua konstruigis en Grekio templon al Dionizo,
  • la unua miksis vinon akve.

Sian divenistan arton ricevis de dioj, sed pli kapablis kompreni lingvon de birdoj kaj aliaj kreaĵoj kaj tiun kapablon akiris tiel ĉi: foje en junaĝo savis buliĝon de malgrandaj serpentoj kaj iliajn gepatrojn pie sepultis. Junaj serpentoj "pure ellekis liajn orelojn" kaj de tiu momento li aŭdis kion la ceteraj ne aŭdas kaj multajn aĵojn ekkomprenis.

Melampo havis fraton nomatan Bianto kaj tiu ekamis ilian kuzinon Peroon. Sed ŝia patro Neleo Promesis edzinigi ŝin al tiu, kiu pelos al li rigore gardatan brutaron de la reĝo Filako. Melampo uzis siajn konojn kaj eksciis, ke ŝtelisto povas akiri la gregon nur post kiam li estos dum unu jaro en malliberejo. Do li iris al la reĝo Filako, enŝteliĝis en brutejon, kompreneble estis kaptita kaj enprizonigita. Ĝis paso de la puno restis nur lasta nokto, kiam Melampo aŭdis paroladon de lignovermoj, ke trabo super li jam estas tiel travorita, ke morgaŭ matene defalegos. Melampo estigis alarmon kaj devigis la reĝon, ke li transloĝigu lin en alian ĉelon. Okazis, ke en sekva tago la trabo fakte defalegis kaj mortigis homon.

Filako estis konsternita kaj promesis al li doni liberecon kaj brutaron, sed li devas ankoraŭ sanigi lian filon Ifiklo. Melampo konsentis, oferis al la dio Apolono kaj poste aŭdis interparolon de du grifoj, kiuj sciis, ke kaŭzo de fila impotenteco estas delonga travivaĵo el infaneco, kiam li terure ektimis ĉe vido de la patro kun sangokovrita tranĉilo. Tiu tranĉilo ĝis nun enestas en proksima arbo. Se oni forigos ĝin, purigos de sango kaj rusto kaj el tio preparos medicinaĵon por la filo, li estos en ordo. Tio okazis kaj Ifiklo resaniĝis kaj baldaŭ fariĝis patro de filo. Melampo ricevis brutaron kaj kuzinon Peroon, kiun li venigis al la dankema frato Bianto.

Lia plua fama sukceso estis sanigo de filinoj de la reĝo Proito kaj lia edzino AnteoSteneboio. La filinoj freneziĝis, ĉar ofendis dion Dionizon aŭ eĉ diinon Heron. Nun ili freneze kuradis en montaro kaj atakis vojaĝantojn. Melampo ofertis al la reĝo Proito, ke li sanigos ilin, sed postulis trionon de lia reĝolando. Al li ŝajnis la prezo tro alta kaj rifuzis.

Sed kiam la fenezeco vastiĝadis ankaŭ al aliaj virinoj kaj en la regiono mankis sekureco, mortadis ŝafoj kaj brutoj kaj virinoj eĉ mortigadis siajn infanojn, Proito denove sendis voki Melampon, ke li akceptas liajn kondiĉojn. Sed Melampo jam postulis trionon de la reĝolando por si kaj trionon por sia frato Bianto. Poste Melampo fakte la virinojn purigis de frenezeco per mergo en sanktan puton. El la filinoj de Proito Ifinoo mortis, sed la duan, Lisipon, al si edzinigis Melampo kaj la trian, Ifianason, Bianto, kies Peroo nelonge pli frue mortis. Al tio ili ricevis kvotojn de la reĝolando, du trionoj Melampo kaj unu triono Bianto.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Melampús en la ĉeĥa Vikipedio.