Malfermi la ĉefan menuon
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon 133 Cireno kaj Kireno (Libio).
Kireno kaj la brutaro, pentraĵo de Edward Calvert (1830-50).

Laŭ la helena mitologio, KirenoCireno (el la greka Κυρήνη, «reganta reĝino») estis eksterordinare bela[1] filino de Hipseo, la unua reĝo de la lapitoj[2], kaj la nimfo Klidanopo[3], kvankam kelkaj versioj konsideras ŝin filino de la riverdio Peneo kaj de Kreŭso, pro tio ke ŝi ne estis mortemulino, sed nimfo[4][5]. Ŝi pasigis siajn unuajn jarojn en monto Peliono (Tesalio).

Simile al Atalanto, Kireno estis kuraĝa ĉasistino, kromnomata «leon-mortigantino» aŭ «dua cervo-ĉasistino post Artemiso» fare de Nono[6]. Laŭ Pindaro, ŝi rifuzis la paceman kaj trankvilan virinan vivon apud teksilo, kaj la festenajn ĝojadon, kun siaj hejmaj akompanantinoj. Anstataŭe, ŝi preferis bronzan ĵetlancon kaj glavon kiuj alvokis ŝin kontraŭbatali sovaĝajn bestojn en kamparo, do ŝi dediĉis sin al protektado de la brutaro de sia patro for de la urba bruo kaj la hejma paco[7].

Unu tagon leono atakis la gregaron de Hipseo en monto Peliono, do Kireno kuraĝe luktis kun ĝi ĝis venko, senarme. La dio Apolono ĉeestis tiun scenon, kaj subite ekenamiĝis de tiel eksterordinara knabino. Tamen, alternativaj versioj ignoras la lukton kontraŭ la leono kaj asertas ke Kireno estis paŝtistanta la ŝafaron ĉe la marĉo-herbejo de la rivero Peneo, en Tesalio.

Por plenumi tiun pasion kaj pli informiĝi, Apolono konsultis la saĝan ĉevalviron Ĥirono, kiu aŭguris ke li iam forkaptos kaj portos ŝin al Libio, kie Kireno iĝos la rita fondinto de samnoma urbo sur tiea fruktodona marborda ebenaĵo, proksime de la nuntempa Shahhat (Libio)[8], kaj ankaŭ nomigos poste la tutan regionon, Cyrenaica. Malgraŭ ŝia emo resti virga, Kireno ne kontraŭstaris la dian volon, do la profetaĵo plenumiĝis kaj Apolono translokigis ŝin per lia ora ĉaro al monto Mirtesio, hejmo de nimfoj. Kompense li nimfigis ŝin, por ebligi ŝin vivi longe, kaj igis ŝin reĝino de Libio, kie ŝi daŭrigis sian manion: ĉasado.

Ŝi naskis al Apolono kvar gefilojn: Aristeon[9] (kiu tiel elstaris en sia bonfaro al homaro ke la gedioj diigis lin), la pli juna Idmonon (profeto kiu poste partoprenis la ekspedicion de la argonaŭtoj, gvidata de Jazono), Koerano (patro de Poliido) kaj Lisimaĥo (patrino de Adrasto). Tamen, alternativa versio de la rakonto atribuas tiun idaron, krom Aristeo, al Abaso, filo de Melampo, anstataŭ al Apolono. Justino atribuis al ŝi ankaŭ la patrinecon de Nomio kaj Argeo[10], sed verŝajne erare, ĉar ili estis simplaj kromnomoj de la duondio Aristeo en siaj diversaj fakoj (ĉasisto kaj paŝtisto, respektive). Kireno regis la libian landon multajn jarojn, almenaŭ ĝis la reveno de sia filo Aristeo el Keoso, kiam ŝi pretigis ŝiparon por ke li atingu la insulon Sardinio.

Aristeo estis la plej konata filo de Kireno. Ŝi helpis lin atingi la insulon Sardinio, kaj konsilis lin konsulti Proteon por reakiri abelaron.

Kun Areso, Kireno iĝis la patrino de Diomedo, la kruela reĝo de Trakio kies sovaĝajn ĉevalinojn devis preni Heraklo por la plenumo de sia oka tasko. Tamen, la partnerino de Areso verŝajne temas pri alia rolulino, kies simila nomo unuigis ambaŭ figurojn en posta tradicio[11][12]. Same okazis ankaŭ al la patrino de Idmono, kiu laŭ kelkaj mitologiistoj estis malsama rolulino ankaŭ nomiĝinta Kireno.[13].

Kiam la abelaro de Aristeo subite mortis, li senespere vizitis la fontanon Aretuzo por ricevi konsilon fare de la akompanantinoj de sia patrino, la najadoj. Ili bonvenigis lin, kaj gastigis Aristeon en sia subakva palaco, kie li renkontis sian patrinon. Kireno konsilis lin konsulti Proteon, la mara maljunulo, kiu scias ĉiujn sekretojn de la mondo, kaj tion faris Aristeo. Perforte, li ricevis la solvon: buĉi bovaron kaj lasi la kadavrojn surĉiele[14][15]. Post naŭ tagoj, novaj abel-larvoj aperis el la bova karno (laŭ la tiama kredo pri spontana generado, «bugonio»[16]).

La tria kaj kvara himnoj de Kalimako mencias Kirenon, kiu ankaŭ aperas en la teatraĵo La poeto kaj la virinoj, de Aristofano. En tiu lasta, Mnesiloĥo komparis Agatonon kun ŝi, ĉar tiu lasta aperis virinvestite por saluti Eŭripidon.

La asteroido 133 Cireno ricevis sian nomon honore al tiu ĉi mita rolulino.

Variaĵoj de la rakontoRedakti

La kernon de la sube priskribita vivrakonto de Kireno verkis Pindaro, surbaze de malaperita poemo de Heziodo, sed dum la helenisma epoko, la mito iom variis. Oni rakontis ke Kireno, post alveni al Libio, ricevis la reĝlandon de Kireno de la tiama reĝo de Libio, Eŭripilo, filo de Pozidono. Ĉar terura leono katastrofis tra la lando, Eŭripilo promesis parton de sia regno al tiu, kiu sukcesos liberigi ĝin el la sovaĝa besto. Kireno plenumis tiun defion, do ŝi ricevis la premion. Laŭ tiu versio, ŝi havis du filojn: Aristeon kaj Antukon.

Pliaj rakontoj asertas ke Apolono ne portis ŝin rekte al Libio, ĉar ŝi unue restis sufiĉan tempon en Kreto. Kaj kelkaj versioj priskribas ke Apolono unuiĝis al ŝi laŭ lupa formo, pravigante tiel la tiaman kultadon en Kireno al Lupa Apolono. En sia rakonto pri Aristeo, Vergilio prezentas Kirenon kiel akva nimfo kiu loĝis ĉe la bordoj de rivero Peneo, ĉe subtera kaverno kie troviĝis ĉiuj riveroj antaŭ sia spruĉado surteren. La romia verkisto mildigas tiel la iel sovaĝan priskribon de Kireno, atentigante ĉefe pri ŝiaj nimfaj atributoj kaj ŝia oceanida deveno. Li, ekzemple, mencias nenion pri ŝia loĝado en Libio[17].

Alternativa fondiĝo de KirenoRedakti

 
Ruinoj de Kireno, proksime al Shahhat (Libio).

Kireno iĝis elstara urbo en Nordafriko, kiu ankoraŭ ne ekzistis kiam la ekspedicio de la argonaŭtoj vizitis la regionon en sia vojaĝo al Kolĉido. Ili devis resti multan tempon tie, ĉar la ŝipo Argo grundis en la sablaĵoj de Sirto, proksime de la posta Kireno, malebligante ilin daŭrigi la veladon. Do, la argonaŭtoj prenis la ŝipon sur siaj ŝultroj kaj portis ĝin al granda lago Tritoniso, sen scii ke el tie ne troviĝis eliro al maro. Post plenumi kelkajn helpopetajn oferojn al la gedioj, Tritono aperis laŭ formo de junulo, kiu informis ilin pri la maniero trovi la maron kaj donacis terbulon al Eŭfemo, unu el la ekspediciantoj. Tiunokte, Eŭfemo havis aŭguran sonĝon, en kiu aperis belulino kiu prezentis sin kiel filino de Tritono kaj Libio kaj petegis la argonaŭton venigi ŝin al maro, en Anafo (unu el la Cikladoj), kie ŝi pretigos hejmon por ambaŭ.

Do, post konsulti Jazonon, Eŭfemo ĵetis la terbulon al maro, kaj el tie spruĉis nova insulo, Kalisto, kiu iĝis la hejmo de la minioj, la idaro de Eŭfemo kaj aliaj argonaŭtoj, post kiam la pelasgoj kaj la tirenoj forpelis ilin el Lemnoso, kaj la spartanoj el Lakedemono. Do la aŭguro plenumiĝis (fine la idaro de Eŭfemo trovis hejmon en tiu insulo). La gvidanto de la minia ekspedicio estis Teraso, kiu detronigis la iamajn reĝojn (posteuloj de Membliaro) kaj ŝanĝis la nomon de la insulo al Thera. Unu el la devenantoj de Eŭfemo, nomiĝinta Bato ricevis aŭguron de la Orakolejo de Delfo, kiu ordonis lin fondi novan urbon en Libio, do li iĝis, laŭ tiu pli "historia" rakonto, la vera fondinto de Kireno kaj la unua el la Batidoj, la tiea reĝa dinastio. Onidire, Bato akiris sian parolkapablon (li estis tartalulo) tuj post vidi leonon tie, unuafoje en sia vivo[18].

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. «Bela kiel la karisoj», asertis Heziodo en sia Katalogo de virinoj, frag. 92.
  2. Pindaro. Pitiaj odoj, 9.
  3. Servio. Pri la Eneado, 4.42.
  4. Higeno. Fabloj, 161.
  5. Vergilio. Georgicae, 4.320.
  6. Nono. Dyonisiaca, 13.300 kaj sekv.
  7. Pindaro. Pitiaj odoj, 9.6 kaj sekvaj.
  8. Per tio, Pindaro celis lokigi la urbon Kireno en mita pasinteco, kvankam ĝi estis sufiĉe nova setlejo (630 a.K.).
  9. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.81.1-2.
  10. Justino, 13.7.
  11. Higeno. Fabloj, 14.
  12. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.5.8.
  13. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  14. Ovidio. Fasti, 1.363.
  15. Vergilio. Georgicae, 4.281-558.
  16. Haralampos V. Harissis kaj Anastasios V. Harissis, Apiculture in the Prehistoric Aegean.Minoan and Mycenaean Symbols Revisited. Appendix: Virgil’s Aristaios: an ancient beekeeping educational myth. British Archaeological Reports S1958, 2009, ISBN 978-1-4073-0454-0.
  17. Pierre Grimal. Dictionnaire de la Mythologie grecque et romain.
  18. Herodoto. Historio, 4.155.3.