Servio (plennome latine Maurus Servius Honoratus) estis filologo vivinta fine de la kvara jarcento kaj frue de la kvina jarcento, kun la nuntempa reputacio de esti la plej klera homo de sia generacio en Italia, centra provinco de la Romia Imperio. Li estis la aŭtoro de aro de komentoj pri la verkoj de Virgilio. Ĉi tiuj verkoj, 'In tria Virgilii Opera Expositio' ', konsistigis la unuan inkunablon presitan en Florenco, de Bernardo Cennini en 1471.

Servio
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 363 (0363-01-01)
Morto 1-an de januaro 301 (0301-01-01) (-62-jaraĝa)
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo verkisto • gramatikisto • filologo • poeto vd
Laborkampo filologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
16-jarcenta eldono de Virgilio kun la komento de Servio presita maldekstre de la teksto.

En la verkaĵo Saturnalia de Makrobio, Servius aperas kiel unu el la interparolantoj; aludoj en tiu verko kaj letero de Quintus Aurelius Symmachus al Servius indikas, ke li ne estis konvertito al kristanismo.