Italia (Romia Imperio)

Italia estis provinco de la Romia Imperio kiu kovris la teritorion de la itala duoninsulo. Ĝia norda limo estis la centra parto de la Alpoj, do situis pli norde ol la moderna geografia difino de la itala duoninsulo, kies norda limigo estas linio inter la urboj La Spezia kaj Rimini.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Italia, jen malhelruĝe akcentita (limoj de la jaro 117)

Dum la Romia Respubliko kaj la unuaj jarcentoj de la Romia Imperio, "Italia" (kiu komence etendiĝis de Kalabrio sude ĝis la rivero Rubikono norde, nur pli poste ĝis la Alpoj norde), ne estis provinco, sed konsideriĝis la teritorio de la urbo Romo, tial havante specialan statuson: Ekzemple armeestroj de la romiaj provincoj ne rajtis porti siajn armeojn en Italion, kaj kiam Julio Cezaro kun sia armeo pasis la riveron Rubikono tiu paŝo estis la komenco de enlanda milito. La nomo "Italia" kovris parton de la nuntempa Italio kiu ŝanĝiĝis laŭ la tempofluo. Laŭ Strabono (verko "Geographia", volumo 1) la nomo komence indikis la teritorion inter la Mesina Markolo kaj linio konektanta la golfojn de Salerno kaj Taranto, pli poste la teritorio estis ampleksigita kovri la tutan italan duoninsulon inkluzive de la urbo Pula de moderna Istrio, kaj fine Julio Cezaro donis romian civitanecon al ĉiuj loĝantoj de Gallia Transpadana - la gaŭla setloteritorio norde de la rivero Pado - tiel ampleksigante la teritorion "Italia" ĝis la Alpoj.

En iuj mapoj (vidu ekzemple dekstre), la tri malgrandaj alpaj provincoj Alpes Maritimae, Alpes Cottiae kaj Alpes Poeninae en la limregiono de la modernaj ŝtatoj Francio kaj Italio ankaŭ konsideriĝis parto de la pli granda najbara provinco "Italia", en aliaj ili konsideriĝas sendependaj provincoj.