Pado
Pado (itale Po, elparolu: pɔ) estas la plej longa kaj akvoriĉa rivero en Italio.
Pado | |
---|---|
Pado en Torino
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Italio |
Longeco | 652 km |
Akvokolekta areo | 71 000 km² |
Averaĝa trafluo | 1 540 m³/s |
Rimarkoj | Longo 702 km konsiderante Negrone-Tanaro-Po |
Fluo | |
Fonto | Monviso (Pian del Re) |
- Alteco super marnivelo | 2 022 m |
Enfluejo | Adriatiko |
Geografio | |
Trairataj urboj | Torino, Chivasso, Casale Monferrato, Piacenza, Ferrara |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Tanaro, Trebbia, Taro, Secchia, Panaro |
- Maldekstraj | Dora Riparia, Dora Baltea, Sesia, Agogna, Ticino, Lambro, Adda, Oglio, Mincio, Pellice |
La itinero de la rivero Pado
| |
Vojo
redaktiĜiaj fontoriveroj fontas nur 100 kilometrojn for de la Tirena Maro, kiu situas okcidente de Italio, sed ĝi trakuras 652 kilometrojn por atingi la orientan marbordon de Italio kaj enflui en la Adriatikon. Flanka enfluanta rivero de Pado, Stura di Demonte, eĉ fontas nur 60 kilometrojn for de la Tirena maro.
La Pado havas ĝeneralan direkton okcident-orientan kaj trafluas vastan ebenaĵon, Pada Ebenaĵo. Temas pri sufiĉe malalta regiono: la urbo Alessandria, 260 kilometrojn for de la maro, altas nur 95 metrojn.
En partoj de sia fluo Pado estas eĉ pli alta ol la ĉirkaŭa tereno, ĉar ĝi alŝutis naturajn digojn ĉe siaj flankoj. Tio ofte okazigas inundojn en la laŭriveraj provincoj, okaze de aparte pluvaj sezonoj. Plej fame, dum 1994 grava inundo trafis la nordokcidentan regionon Piemonton.
Ĉe sia fino, la Pado formas delton el ĉirkaŭ 380 km², kiu estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.
En la deltoregiono, Pado disiĝas en centojn da fluoj, inter kiuj kvin grandaj (Po di Maestra, Po della Pila, Po delle Tolle, Po di Gnocca kaj Po di Goro).
Inter alfluantoj estas Tanaro.