Oglio

rivero en Italio

La rivero Oglio situas en la regiono Lombardio de norda Italio. Ĝi longas 280 kilometrojn. La rivero fontas ĉe la monto Corno dei Tre Signori (3 360 m). Ĝi fluas unue sudokcidenten kaj en sia vojo pasas la lagon Iseo, kiu havas sian akvon pro la rivero. Jam en la Pada Ebenaĵo, ĝi iom ŝanĝas sian direkton, plufluas sudorienten, kaj fine ĉe Borgoforte enfluas la riveron Pado.

Olona
skema mapo
rivero
Bazaj informoj
Situo en Italio
Longeco 280 km
Fluo
Fonto ĉe la monto Corno dei Tre Signori (3 360 m)[1]
- Alteco super marnivelo 2 600 m
Enfluejo ĉe Borgoforte en la riveron Pado
- Alteco 19 m
Altecodiferenco 2 581 m
Geografio
Trairataj urboj Palazzolo sull’Oglio
vdr
la rivero en la komunumo Berzo Demo
la insuleto Loreto en la lago Iseo, kiun trafluas la rivero


Referencoj kaj notoj redakti

  1. la fonta monto Corno dei Tre Signori (3 360 m), kiu nun situas lime inter la regiono Lombardio kaj la provinco Trento, havas la nomon "korno de la tri sinjoroj"), ĉar ĝis la 19-a jarcento ĝi signis la limon inter la kantono Grizono de Svislando, la Venecia Respubliko kaj la ĉefepiskopejo Trentino.