La aŭtonoma provinco Trento (itale provincia autonoma di Trento) estas la pli suda el la du provincoj de la regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo, en la nordo de Italio.

Provinco Trento
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Kodo laŭ ISO 3166-2: TN
Areo: 6206 (2005) km²
Ĉefurbo: Trento
Loĝantaro: 477017 (2005)
Loĝdenso: 76 (2005) loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 223 (2005)
Poŝtkodo: 38100 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 022 (2005)
Telefona prefikso: 0461, 0464, 0463 (2005)
Retpaĝo: http://www.provincia.tn.it
Mapo
Mapo
vdr

Ĝi plejparte situas en la Alpoj kaj koncentriĝas ĉirkaŭ la valo de rivero Adiĝo (ital. Adige, germ. Etsch) inter Mezzocorona kaj Avio. Historie ĝi estas la itallingva parto de Tirolo.

Geografio redakti

Sude Provinco Trento limas al la itala regiono Veneto, sud-okcidente al Lombardio. La provinca ĉefurbo Trento estas ankaŭ la regiona ĉefurbo.

Provinco Trento kaj la frata Provinco Bolzano-Bozen estas la solaj aŭtonomaj provincoj de Italio (se oni malagnoskas, ke la aŭtonoma regiono Aosta Valo mem rolas kiel provinco). Ilia aŭtonomeco permesas al ili la kreadon de propraj leĝoj en certaj kampoj de la juro. (Ne-aŭtonomaj provincoj de Italio havas nur administrajn taskojn.)

La Non-valo (itale Val di Non, ankaŭ Valle di Non; en la loka latinida dialekto Nones Val de Non; germane Nonstal, ankaŭ Nonsberg; latine Anaunia) estas valo de la Alpoj, en norda Italio. La valo situas ĉefe en la pli suda provinco Trento - nur la tri plej nordaj komunumoj, plejparte germanlingvaj, kune nomiĝas Deutschnonsberg kaj apartenas al la pli norda provinco de Sudtirolo.

Nuntempe redakti

La provinco eksportas fruktojn kaj vinon kultivatajn en la valo de Adiĝo. Alia grava ekonomia branĉo estas montara turismo, somere kaj vintre. La norda parto de la Lago de Gardo, kiu apartenas al la provinco, precipe somere allogas turiston al la urboj Riva kaj Torbole.

En la vintrosporta loko Cavalese dufoje okazis akcidento pri la telfero al Alpo Cermis:

Setlejoj redakti