Non-valo

valo en norda Italio

La Non-valo (itale Val di Non, ankaŭ Valle di Non; en la loka latinida dialekto Nones Val de Non; germane Nonstal, ankaŭ Nonsberg; latine Anaunia) estas valo de la Alpoj, en norda Italio. La valo situas ĉefe en la pli suda provinco Trento - nur la tri plej nordaj komunumoj, plejparte germanlingvaj, kune nomiĝas Deutschnonsberg kaj apartenas al la pli norda provinco de Sudtirolo.

Non-valo
Geografia regiono (valo)
valo [+]

LandoItalio
Koordinatoj46° 22′ 0″ N, 11° 2′ 0″ O (mapo)46.36666666666711.033333333333Koordinatoj: 46° 22′ 0″ N, 11° 2′ 0″ O (mapo) [+]
- koordinatoj46° 22′ 0″ N, 11° 2′ 0″ O (mapo)46.36666666666711.033333333333Koordinatoj: 46° 22′ 0″ N, 11° 2′ 0″ O (mapo)


Non-valo (Trentino-Sudtirolo)
Non-valo (Trentino-Sudtirolo)
DEC
Non-valo
Non-valo
Lokigo de Trentino-Sudtirolo en Italio

Non-valo (Tero)
Non-valo (Tero)
mapo de la provinco Trento, la Non-valo ruĝe markita

Map
Non-valo
Vikimedia Komunejo:  Val di Non [+]
vdr

La plej grandaj komunumoj en la valo estas Cles (la ĉefa urbo), Predaia, Ville d'Anaunia, Revò, Denno kaj Fondo.

La valo sume konsistas el 29 komunumoj. 26 el ili situas en la pli suda provinco Trento kaj estas plejparte itallingvaj:

La germanlingvaj municipoj de la plej norda valoparto Deutschnonsberg estas:

La lasta el tiuj komunumoj estas konektita al la resto de la provinco de la montpasejo Gampen, dum la aliaj du ekde la jaro 1998 estas atingeblaj de la resto de Suda Tirolo tra tunelo sub la montpasejo Hofmahdjoch.

La latinida lingvo aŭ dialekto Nones parolatas en la valo, kaj havas sian nomon laŭ la valo. Lingvosciencistoj malsamopinie diskutas pri tio, ĉu la lingvo konsidereblas aparta formo de la supozata retolatina lingvaro, do estas parenca al la romanĉa, ladina kaj friula, aŭ ĉu ĝi kalkuliĝu parto de la norditala dialektaro.


Bildogalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

46° 22′ N 11° 02′ O / 46.367 °N, 11.033 °O / 46.367; 11.033 (mapo)