Ville d'Anaunia
komunumo de Italio
Ville d'Anaunia estas komunumo de Italio, kiu ekestis la 1-an de januaro 2016 per fuzio de la najbaraj komunumoj Nanno, Tassullo kaj Tuenno. Ĉiuj tri malnovaj komunumoj, kaj sekve ankaŭ la kunigita nova komunumo, situas en la regiono Trentino-Supra Adiĝo kaj en ties pli suda provinco Trento. Fine de 2023 en la komunumo vivis 4 706 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la sankta Vigilio. Najbaras la komunumoj Campodenno, Cles, Contà, Denno, Dimaro Folgarida, Molveno, Predaia, Tre Ville, Sanzeno, kaj Spormaggiore. Ville d'Anaunia situas en la Non-valo, en kiu parolatas aparta latinida dialekto aŭ lingvo, nomata Nones. En la antikva epoko la valo nomiĝis latine Anaunia, kaj tiu latinlingva toponimo eniris la novan komunumonomon.
Ville d'Anaunia | |
komunumo de Italio (2016–) vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo |
Provinco | TN Trento |
Geografia situo | 46° 19′ N, 11° 3′ O (mapo)46.31666666666711.05Koordinatoj: 46° 19′ N, 11° 3′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 629 m |
Areo | 89 km² |
Loĝantaro | 4706 (2023) |
Loĝdenso | 53 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Campo, Nanno, Pavillo, Portolo, Rallo, Sanzenone, Tassullo kaj Tuenno |
Najbaraj komunumoj | Campodenno, Cles, Contà, Denno, Dimaro Folgarida, Molveno, Predaia, Tre Ville, Sanzeno, kaj Spormaggiore (stato de 2016) |
Patrono | sankta Vigilio |
Festa tago | 26-a de junio |
Nomo de loĝantoj | villesi |
Poŝtkodo | 38019 |
Imposta kodo | M363 |
Kodo laŭ ISTAT | 022249 |
Telefona prefikso | 0463 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |