Vigilio de Trento (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 355 en RomoTrento; mortis probable en junio 405 en la valo Randena (itale Val Rendena, germane Rendenatal) de la nuna provinco de Trento, estis kristana episkopo de la urbo Trento kaj mortis kiel martiro. Li nuntempe aparte estas adorata en Sud-Tirolo kaj en la provinco de Trento, kie estas multaj preĝejo patronataj de li, kaj pluraj loĝlokoj havas lian nomon. La plej konata el ili situas 10 kilometrojn sude de la urbo Bruneck en la valo Vigiltal (germane; itale Val Vigilio), debranĉiĝo de la valo Gadertal (germane; itale Val Badia). Ankaŭ ĉe la Garda-Lago ekzistas loĝloko nomata je li, la terlango Punta San Vigilio.

Sankta
Sankta Vigilio
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 355 (0355-01-01)
en Romo
Morto 1-an de januaro 405 (0405-01-01) (50-jaraĝa)
en Val Rendena
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patrino Saint Maxentia vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la gastejo San Vigilio ĉe la samnoma terlango de la Garda-Lago