Aosta Valo

Aosta Valo (itale Valle d'Aosta [Valle daosta], france Vallée d'Aoste [vale daost], arpitane Val d'Aoûta, loka eldiro: [valduta]) estas aŭtonoma regiono en nordokcidenta Italio, ĉe la franca kaj svisa limoj. Temas pri alpa lando: ĝiaj plej altaj pintoj estas la Blanka Monto (Mont-Blanc), Materhorno, Monte Rosa kaj Gran Paradiso.

Aosta Valo
itale Valle d'Aosta / Vallée d'Aoste

Flago

Blazono

Flago Blazono
Kodo: VO, mallongigo VDA
Ŝtato: Italio
Areo: 3 262 km²
Ĉefurbo: Aosto
Loĝantaro: 119 548 loĝ.
Loĝdenso: 37 loĝ./km²
Provincoj: sen provincoj
Komunumoj: listo de 74 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 02
Prezidanto: Augusto ROLLANDIN  2005-04-04
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
Information icon.svg
vdr
Aosta Valo
Castello di Fénis, konata mezepoka kastelo en Aosta Valo

La aostvalanoj parolas plejmulte Aostvalan, kiu estas loka dialekto de la arpitana lingvo. La itala kaj la franca estas oficialaj lingvoj en la regiono.

Ĝia ĉefurbo estas Aosto (itale Aosta [aòsta], france Aoste [aòst], arpitane Auhta [òhta]). En la valo troviĝas mondfamaj turismurboj, kiel Champoluc, Courmayeur kaj Cervinia-Breuil [ŝa~polü'k, kurmajö'r kaj ĉervínja-bröjj].

En la antikveco tie loĝis la kelta popolo de la salasoj. La romianoj konkeris la valon ĉirkaŭe en 25 aK. Poste ĝi estis regata de Gotoj, Lombardoj kaj Burgundoj. En la 11-a jarcento ĝin akiris la domo Savoja.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti