Tunelo de la Blanka Monto

La Tunelo de la Blanka Monto (en franca: Tunnel du Mont-Blanc; en itala: Traforo del Monte Bianco) estas ŝosea paga tunelo, kiu estas ligilo de Francio kun Italio kaj inverse, sub la Blanka Monto, inter Chamonix (Alta Savojo, Francio) kaj Courmayeur (Valo Aosta, Italio) kaj de tie al Torino.

Enirejo en la tunelo el la itala flanko (aŭgusto 2004).

Ĝi estas 11,6 km longa kaj servis ekde 1965. Ĝi estas unu de la ĉefaj transalpaj transportvojoj, ĉefe por Italio, kiu uzas ĝin por transporti ĝis unu triono de saiaj eksportoj al norda Eŭropo.

La 24an de marto 1999, incendiita belga kamiono ene de la tunelo okazigis unu de la plej tragediaj trafikaj amasmortigoj en Eŭropo. La incendio propagiĝis rapide en la interno de la tunelo bruligante ĉiujn brulaĵojn kiuj trafis survoje. La enorma incendio daŭris 53 horojn kaj mortis 39 personoj, plimulte karbigitaj ene de siaj aŭtoj kaj aliaj fuĝoklopode perpiede. La 9-an de marto 2004, post riparaj kaj moderinigaj laboroj dum tri jaroj, la tunelo estis remalfermita kun novaj sekurecreguloj.

Eksteraj ligiloj redakti

45° 51′ 14″ Nordo 6° 54′ 50″ Oriento / 45.854 °N, 6.914 °O / 45.854; 6.914 (mapo)Koordinatoj: 45° 51′ 14″ Nordo 6° 54′ 50″ Oriento / 45.854 °N, 6.914 °O / 45.854; 6.914 (mapo)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Túnel de Mont Blanc en la hispana Vikipedio.